Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/319

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bonekonatan Esperantiston, kaj mi petis de ŝi permeson viziti vin.

— Vi estas tre afabla, fratino, dankon.

Farinte kelkajn ĝentilajn demandojn pri la farto de Leonardo, la francino amuzis lin per gaja babilado. Ŝi sciigis al li, ke jam multajn Esperantistojn oni akceptis en tiu hospitalo, kaj ke ŝi nun flegas en sia fako germanan samideanon, kiu troviĝas en improvizita konstruaĵo en la parko. — Sinjorino Harding, — ŝi diris, — vere bonkora animo, ĉiam estas aparte afabla por Esperantistoj el ĉiuj landoj, sed, — ŝi aldonis kun petola rideto, — laŭ onidiro, vi estas tre aparta favorato ŝia.

— Efektive? — rediris Leonardo trankvile, kun feliĉa rideto, — nu, ni ja estas malnovaj amikoj.

— Ho! kiel maltrankvila ŝi estis pro vi, precipe ĉe via alveno, kiam via vivo pendis de fadeno!

En la koron de Leonardo verŝiĝis ondo da varmaj sentoj, kies efekto, supozeble kaŭze de lia korpa malforteco, sin montris sur lia vizaĝo, pli ol tio estis kutima ĉe li.

La flegistino babilis plue:

— Neniu, kiu eniras ŝian hospitalon, adiaŭas ĝin, ne sentante profundan dankon kaj ŝaton pro ŝia princa malavareco kaj ŝia granda bonkoreco. Ŝi estas aminda, nobla virino, kaj, kiel Esperantistino, mi estas fiera pri ŝi.

— Ĉu sinjorino Harding proprakoste subtenas ĉi tiun milithospitalon? — demandis Leonardo.

Mon Dieu! Ĉu vi ne sciis tion? — ekkriis la francino. — Jen, mi devus ne lasi tion elgliti; tamen, negrave. Jes, oni diras ke ŝi aĉetis ĉi tiun belan kampodomegon, forlasitan de ĝia ruinigita posedanto, konstruigis du aldonajn fakojn en la parko kaj per sia propra mono ekipis ilin kaj nun pagas ĉiujn elspezojn. Antaŭ du

314