La unua objekto, kiun li vidis, estis la vizaĝo de virino, klinita super li. Ŝiaj okuloj estis plenaj de amo kaj kompato.
— Sinjorino Harding?! — li diris mallaŭte.
Ekkonsciiĝante, li ne miris tiom pro tio, ke li vidas ŝin tie, kiom pro tio, ke li vidas ŝin en flegistina vesto. Ankoraŭ iom sub la influo de la sonĝo, li reve rigardis kun ĝoja emocio en la amzorgan vizaĝon de la amikino.
— Jes, mi nun zorgas pri vi, — ŝi respondis milde, forigante per sia mola, blanka mano ĝenan harbuklon de sur lia frunto. — Ĉu vi sentas doloron?
— Ne; ne grandajn dolorojn en la nuna momento. Ĉu multaj mortiĝis per la aeratako?
— Jes, dek du.
— Ĉu multaj vundiĝis?
— Jes, ĉirkaŭ tridek.
— Grave?
— Jes, kelkaj.
Leonardo silentis momenton kaj poste demandis per tono, enhavanta mildan riproĉon:
— Kial vi ne sciigis al iu, ke vi estas ĉi tie?
La demando videble iom embarasis sinjorinon Harding, dum la varma tono, per kiu ĝi estis farita, igis ŝian koron bati pli rapide. Kun feliĉa rideto, ŝi respondis:
— Vi parolas tro multe por viaj fortoj. Ĉi tiu demando ne estas urĝa. Pli urĝas havigi al vi manĝeton.
La farto de Leonardo rapide pliboniĝis, dank’, al forta, sana korpo kaj modera vivado. Unu tagon flegistino alkondukis el alia fako francan koleginon, sur kies surbrustaĵo li vidis verdan stelon.
Sidiĝinte ĉe lia flanko la verdstelulino ekparolis Esperante kun plaĉa rideto:
— Mi aŭdis de sinjorino Harding, ke ni havas ĉi tie