Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/317

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Ĉe lia flanko promenis, sur mola herbo, sinjorino Harding. Ŝi estis vestita per nigra, silka vesto, same kiel antaŭ du jaroj, kiam ŝi venis serĉi lin sur la teraso de la pensiono „Valpaco“. Sur ŝia surbrustaĵo pendis bela, kvinpinta stelo, ruĝe glazurita, en kies mezo brilis diamanta litero „A“. Ŝi aspektis reĝineca kaj bela. Ial li ne kuraĝis alparoli ŝin. Kvankam lia brako preskaŭ tuŝis ŝian manikon, ŝajnis al li, ke io, kion li ne povis difini, kvazaŭ golfe disigis ilin. La sento de diseco kaŭzis al li grandan bedaŭron. Tiam, iom post iom, li imagis, ke tio, kio iras ĉe lia flanko, estas nur la animo de la virino. La aperaĵo iĝis pli kaj pli etera, pli kaj pli luma kaj bela. Li sentis, ke inter lia animo kaj ŝia animo ekzistas, kiel ĉiam ekzistis, mistera parenceco, kaj ke ambaŭ animoj sopiras al unuiĝo. Subite li vidis ĉe la alia flanko de sinjorino Harding blankevestitan figuron, anĝelosimilan. Atente, sed senmire li rigardis ĝin kaj rekonis Lornan. Ju pli longe li rigardis, des pli bela ŝi fariĝis. Ŝiaj oraj haroj pendis je lumaj bukloj sur la ŝultroj. Ŝi surhavis belan veston, similan al la vestaĵo, kiun ŝi portis, kiam li vidis ŝin en Padmoor, sed pli belan, pli luman, preskaŭ diafanan. Mirinda, mistera lumeto elradiis el ŝia tuta estaĵo. — Kiel supertere bela ŝi estas!

Neniu parolis vorton. De tempo al tempo Lorna dolĉe alridetis al ili, unue al li kaj poste al sinjorino Harding. Ŝi aspektis tre kontenta, supernature feliĉa. Iom post iom la blanka figuro iĝis pli etera kaj post kelke da momentoj malaperis.

Leonardo turnis la kapon, por sekvi per la rigardo la malklariĝantan aperaĵon kaj, farante tion en realeco, li dolorigis al si la vunditan nukon. Ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj li vekiĝis.

312