Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/316

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

aerbatalon. Kun miriga maltimo kaj granda furiozo la francaj aviadistoj atakis la „Taŭbojn“. Pafoj interŝanĝiĝis, kaj frakasado de flugiloj aŭdiĝis. Nova, terura spektaklo sin prezentis: ambaŭflanke lertaj, rapidaj turniĝoj; ruzaj, maltimaj penoj sin loki super la malamikaj aerbataliloj. La furiozeco de la reciprokaj atakoj, la rapideco de la movoj kaj la minacantaj, teruraj riskoj tenis multajn alrigardantojn ensorĉitaj.

Leonardo ne vidis la finon de la batalo; nur kelke da semajnoj poste li sciiĝis, ke tri germanaj aeroplanoj kaj du francaj kun siaj aviadistoj pereis. La ceteraj „Taŭboj“ forflugis. La venko do apartenis al la pli grandaj kaj pli bone ekipitaj aviadiloj. Leonardo ĵus alkuris al mortevundita oficiro, kaj sin klinis super li por haltigi elfluon de sango, kiam okazis tre proksime de li terura eksplodo, ekbrilo, surŝuto de frakasitaĵoj — kaj nenion plu li konsciis.

***

Malrapide Leonardo malfermis la okulojn kaj duonkonscie ĉirkaŭrigardis, penante kompreni, kie li estas. Lia rigardo reveme vagis de belege ornamita plafono al kontraŭa, blanka muro kaj de tie al neĝeblanka litkovrilo kaj bukedo da belaj floroj en kristala vazo, staranta sur apuda tableto. Ĉirkaŭ li estis duonlume kaj silente. Post kelke da minutoj aŭdiĝis el kelka malproksimeco murmuretado, mallaŭta interparolado de mildaj, virinaj voĉoj. Plaĉaj memoroj reve flugis al li en la pensojn: Li estis ree en Svislando. Duonluno ĵetis arĝentan lumon sur rave belan valon. Ĉie regis silento, kiun pligrandigis pli ol rompis plaŭda murmureto de rivereto. La aero estis dolĉa kaj plena de bonodoro de floroj, kaj en lian animon penetris mirinde pacaj, feliĉaj sentoj.

311