Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/315

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La diskuto interrompiĝis. La aŭtomobilo subite malrapidiĝis kaj, momenton poste, haltis. La tri sinjoroj antaŭe ne rimarkis, ke ili atingis la finon de regimento de franca infanterio, marŝanta en la sama direkto. Tumulto reganta inter la soldataro, laŭtaj ordonoj de oficiroj pri tuja pretiĝo kaj rapida diskuro, kaj multaj ĉielen direktitaj rigardoj tuj sciigis al la okupantoj de la aŭtomobilo, ke aro de malamikaj aeroplanoj alproksimiĝas. Post kelke da momentoj oni jam povis distingi la „Taŭbe“ tipon de la birdegoj, el kiuj kvar, flugante en preskaŭ rekta linio, aspektis kvazaŭ ili vetflugas por semi morton kaj detruon sur la serpentumantan strion da malamikaj soldatoj. Du pluaj flugmaŝinoj sekvis en kelka malproksimeco post la unuaj.

— Kion ni faru? — demandis la aŭtomobilisto al doktoro Flambert.

— Restu! — severe respondis la aldemandito. — Ĉi tie troviĝos laboro por ni post kelkaj momentoj.

Li estis prava. Pli kaj pli proksimen venis la ses aeroplanoj; kaj pli kaj pli laŭte aŭdiĝis la bruo de la motoroj. Tuj kiam ili troviĝis super la ekstremaĵo de la rapide disiĝanta korpuso, la bomboj komencis fali. Subite aŭdiĝis el la kontraŭa flanko bruo de aliaj aeroplanoj, kaj post momento aperis du, tri, kvar francaj aerveturiloj de iom pli granda tipo, ol la germanaj, altflugante kun nukrompa rapideco.

La malamikaj aviadistoj tuj faris rondoflugon, rapide ĵetante siajn bombojn. Leonardo kaj la du kuracistoj, rapide elpreninte valizetojn kun urĝebezonaĵoj, jam elsaltis el la veturilo por provizore bandaĝi kelkajn vunditojn. Malgraŭ la danĝero kaj la surdiga bruo de la eksplodantaj bomboj, multaj soldatoj haltis kaj preskaŭ senspire suprenrigardis por observi la komenciĝantan

310