Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/314

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Vi troigas, sinjoro kolego, vi troigas. Tamen mi asertadas, ke patrioteco estas unu el la plej sanktaj sentoj en la homa koro. Ĉu ne vere, sinjoro Marston?

— Sendube, doktoro Souchay, — respondis Leonardo enpense, — vera patrioteco estas tre nobla karaktertrajto; sed falsa patriotismo estas danĝera afero kaj treege malutila por la homaro. Multege da krimoj fariĝis en ĝia nomo, same kiel en la nomo de religio. Veraj patriotoj estas tiel maloftaj, kiel veraj sanktuloj. Ĝustaj konceptoj pri patriotismo baldaŭ forigus la kaŭzojn de militoj.

La du kuracistoj mire rigardis la penseman vizaĝon de la parolanto. Doktoro Souchay demandis lin:

— Kio do estas via difino pri patriotismo, sinjoro Marston?

Post momento Leonardo respondis:

— Mi konceptas veran patriotismon jene: „Forta deziro, ke la lando de ies naskiĝo aŭ elekto plenumu en la internacia ekonomio tiun lokon, kiun, pro la bono de la tuta homaro, Dia providenco al ĝi difinis.“

— Hm! iom tro alte altruisma koncepto por la nuntempa humoro de Eŭropo, mi timas, — rediris doktoro Flambert, la maljuna kuracisto.

— Sed pripensinda, — diris doktoro Souchay.

Penseme ekskuante la kapon, doktoro Flambert opiniis:

— La mondo estas tro egoista por alpreni tiun difinon; kaj kun ĉiam kreskanta materialismo, mi vidas nenian esperon, ke ĝi fariĝos malpli egoista.

— Ne malesperu, — diris Leonardo; — vero ja estas, ke, ĝis la koro de la homaro ŝanĝiĝos, oni daŭre sin apogos al kruda, besta forto. La homaro bezonas pli da amo kaj malpli da malamo; pli da internacia altruismo kaj malpli da nacia egoismo. Sed, ĉar Dio ekzistas, amo fine nepre venkos.

309