Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/313

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝentile, levante blanke gantitan manon, kvazaŭ petante pardonon, — teorie viaj maksimoj estas tre bonaj, sed, malfeliĉe, ĉi tiu milito montras la neeblecon praktiki ilin.

Leonardo tuj rediris:

— Se maksimoj estas ĝustaj, ilia praktiko ne devus esti neebla, kondiĉe, ke ne mankas la volo . . .

— Ha! — vive ekkriis la sama oficiro kun tono de facila triumfo, kaj petole ekrigardante la pli junan kuraciston. — Sendube vi estas prava. Ĝuste tiun punkton mi jam pridiskutis kun mia kolego kaj du aŭ tri aliaj Esperantistoj. „Kondiĉe, ke“ . . . jen la malfacilaĵo! Ja, kondiĉe, ke ne mankas volo, kuraĝo, sincereco . . .

— kaj amo, — aldiris Leonardo.

— kaj amo, se vi volas; ĉar la amo ampleksas ja ĉiujn virtojn. Unu momenton, sinjoro kolego, — li diris al la juna kuracisto, kiu volis ekparoli kaj, kiu aspektis iom embarasata, — mi kredas, ke vi kaj kelkaj aliaj Esperantistoj en nun militantaj landoj restas fidelaj al viaj laŭte proklamitaj pacprincipoj. Sed multaj, kiuj fanfaronadis pri universala frateco kaj kantadis ĝis raŭkeco „La Espero“ kaj similajn himnojn, nun troviĝas inter la plej fervoraj batalantoj. Ne decas enŝrankigi dum la milito siajn tiel laŭte prikantitajn, kontraŭmilitajn principojn, por poste elpreni ilin kaj rekomenci la kantadon. Oni devas indulgi vulgarulojn, se ili perdas fidon al la ebleco de universala frateco. Mi persone konas francajn Esperantistojn kaj aŭdis pri aliaj en landoj nun implikitaj en la milito, kiujn la ondego de patriotismo perforte forportis kun ĉiuj aliaj belaj maksimoj pri universala fratamo, tute, — kun signifoplena, forbalaa mangesto. — Aj! kaj kelkaj el ili okupis altan lokon en la konsilantejoj de la Esperantista movado.

La pli juna kuracisto vive ekparolis:

308