Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/50

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La vojo, dum kelka tempo kondukanta laŭlonge de deklivo kaj supreniranta ĝis la supro de altaĵo, estis sufiĉe larĝa kaj sendanĝera, por permesi agrablan interparolon. Irante flankon ĉe flanko, ili plene kaj kun sento de ĝojo akordis pri temoj, tiaj, kiaj la jenaj: — Ĉiuj aferoj, posedantaj Diajn ecojn, estas belaj; nur tial, ke la homa animo estis en la komenco kreita laŭ Dia tipo, ĝi povas leviĝi ĝis tiu alto, kie, unue per filozofia medito kaj poste per pura amo, ĝi povas ĝuste percepti kaj ŝati la belon; pura, Dioposedata animo vidas en multaj objektoj belecon, nevideblan por aliaj, ĉar beleco vidata estas plejparte nur rebrilo de la pureco kaj beleco de la animo mem; k. a.

Atinginte la supron de la altaĵo, la kunularo haltis momenton. Antaŭ ili etendiĝis vasta valo, formita de du montaj dorsoj, kiuj unuiĝas maldekstre de ili, norde, dum dekstre ĝi malfermiĝas apud Territet, sur la bela bordo de la lago de Ĝenevo. Ĉiuj tuj sentis la solenigan imponecon de la vidaĵo. Nur la konturo de la malproksima montodorso, transe, estis videbla kontraŭ la stelbrila ĉielo, krom kelke da apudaj objektoj, kiuj iom post iom alprenis fantomsimilajn formojn. Ĉio alia estis unu vasta kavego, nigra, silenta, mistera. Nenia movo, nenia sono, nur superega silento, superega, abisma nigreco. La tri viroj, la virino kaj la knabino senvorte, senmove rigardis en la vastan, malluman spacon, preskaŭ timante dispeli la sorĉon; iliaj koroj estis en la daŭro de kelkaj momentoj tro plenaj por paroli.

Subite venis tra la silenta nokto de ie el la kontraŭa flanko de la valo, aŭ el la valo mem, dolĉaj sonoj. Portate tra la pura, maldensa aero el ŝajne granda distanco, aŭdiĝis kun mirinda klareco, nedireble rave, altatonaj voĉoj, kantantaj „Jodel“-kanton. Por tiuj kompatindaj

45