Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

legantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis jodelkanton en Svisujo, vibrantan trans bela lago aŭ saltetantan malsupren de monta vojeto, estus tute vana ĉiu mia peno priskribi ĝin. La gajaj triladoj, la ensorĉa vivoĝojo, la nekontraŭstarebla facilanimeco, la tuta kuna ĉarmo estas ekster prezentado per vortoj. La feliĉuloj, kiuj jam aŭdis jodeladon, komprenos; ili facile revokos al si la neforgeseblan ĝuon.

Post kelka tempo la kanto ĉesis, kaj denove profunda silento ekregis. Kun ekkrio de raviĝo Geraldino diris:

— Ho, onkloj, neniam mi aŭdis tian belan, tian belegan kantadon. Ho! kiel mi bedaŭrus, se mi estus maltrafinta tion!

Apenaŭ la aliaj havis tempon, por doni liberan esprimon al siaj sentoj, ree aŭdiĝis dolĉa melodio. Nun ĝi venis el pli granda proksimeco de la apuda flanko de la valo. Ree la kunularo aŭskultis kun ravo, dum la solenaj, majestaj vortoj de konata germana ĥoralo travibris la silentan nokton:

Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren[1].

Dum paŭzo inter la dua kaj tria strofoj, sinjorino Harding diris mallaŭte:

— Kiel rave, kiel bele en harmonio kun la solena grandiozeco de la ĉirkaŭaĵo! Malfacile estas juĝi, kio estas pli ĉarma, la jodelkanto aŭ la germana ĥoralo.

Oni povis distingi, ke la ĥoristaro konsistas el viraj kaj virinaj voĉoj, bele kunmiksitaj kaj bone ekzercitaj. Sed la plej granda ĉarmo kuŝis en la sentopleneco kaj pieco, kun kiuj la ĥoristoj kantis. La efekto de la kanto estis nedireble emocianta kaj animaltiga. Post la ĉeso de la kantado Geraldino ekkriis:

46
 
  1. Laŭdu ni Dion potencan, la reĝon de gloro.