Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ho, sinjorino Harding, kiel vi povas opinii, ke ĉi tiu kanto estas tiel bela, kiel la unua? Mi multe preferas la ĝojoplenan kanton kun la belaj kadencoj. Onklo Johano, kio estas via opinio?

Onklo Johano respondis iom heziteme:

— Ili ambaŭ estis tre, tre belaj, sed la jodelkanto pli forte ravis min.

Onklo Huberto konsentis kun sia frato, same heziteme, kaj ekrigardante sinjoron Marston, kvazaŭ li timas kontraŭan opinion de li. Neniu iam aŭdis ia dunaskitojn malkonsenti unu kun la alia. Leonardo Marston sin apogis per ambaŭ manoj sur sia „Alpenstock“ kaj kun antaŭenklinita kapo rigardis mediteme en la nigran valon. Parolante laŭ sia trankvila, serioza maniero, li diris:

— Por mi ne estas malfacile decidi, kiu el la du kantoj faris sur min la pli profundan impreson: Mi estis ravata de la belega jodelkanto, kaj pensis, ke nenio povus esti pli ĉarma; sed tiu majesta ĥoralo — mi konas la germanajn vortojn kaj la Esperantan tradukon de sinjoro Marx — tuŝis la profundon de mia animo. Eble tial, ke la sonoj trovis en mia koro oportunan eĥon. Okaze la kordoj de nia animo jam estas agorditaj al la spirito de kanto. Ĝi plenigis min per nedirebla ĝojo kaj dankemo. Kiel sinjorino Harding saĝe diris: ĝi estas pli multe en harmonio kun la nunaj cirkonstancoj.

Sinjorino Harding konsente ekbalancis la kapon.

— Ĉiuokaze, — rediris petole la juna usonanino, — vi estas voĉdone venkitaj: tri voĉoj por, kaj du voĉoj kontraŭ la jodelkanto; do, plimulto de unu.

En tiu momento aŭdebliĝis la paŝoj de la ĥoristoj. Iom post iom iliaj formoj elvenis kiel fantomoj el la inkosimila nigreco en la malfortan duonlumon. Fine oni povis kalkuli la venantojn: aperis kvar sinjoroj, tri

47