Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sinjorinoj, kaj du knabinoj, el kiuj unu havis proksimume la saman aĝon, kiel Geraldino.

Guten Abend, meine Herrschaften[1] — venis plaĉa basa voĉo. La usonanoj respondis angle:

— Bonan vesperon.

Leonardo Marston, sciiĝinte, ke neniu el la venintoj parolas Esperanton, faris sian eblon danki al ili germanlingve pro la bela kaj oportuna himno, kaj penis teni interparolon kun du el la sinjoroj. La du knabinoj, aŭdinte la „Good evening“ de la usonanoj, vigle alparolis Geraldinon en la angla lingvo, tre kontentaj uzi la okazon, por paradi sian negrandan lingvan scion. Tuj viveca interparolo komenciĝis inter la junulinoj. Geraldino parolis rapide, per lingvaĵo intertavolita per multe da fortaj, tipe amerikaj lingvaĵoj, ĝis onklo Huberto admonis ŝin paroli tre malrapide kaj simple pro ĝentileco. Tiel la du grupetoj, havante la saman celon, iris kune en direkto al la kapo de la valo. Survoje ili renkontis arojn da kaprinoj, kiuj mire, sed sentime rigardis la preterpasantojn. Kiam ili atingis oportunan lokon por ripozo, sinjoro Johano Fleming ekbruligis alumeton kaj, rigardinte sian horloĝeton, ekkriis:

— Noktomezo, gesinjoroj; la horo interkonsentita pri nia noktomanĝo!

Ĉar la germanaj vojaĝantoj jam noktomanĝis, ili proponis iri antaŭen kaj atendi la aliajn ĉe la videjo apud la supro de la monto. Nia angla-amerika amikaro sidiĝis sur falinta arbo, kaj bone regalis sin per kunportita provizaĵo, ĝuante samtempe la ĉarman belecon de la silenta nokto kaj merititan ripozon. Nur de tempo al tempo ili aŭdis mallaŭtan, muzikan tintadon de la sonoriletoj de bovinoj aŭ kaprinoj. Antaŭ ili etendiĝis la tuta longo

48
 
  1. Bonan vesperon, gesinjoroj.