Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/54

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de la nigra valo, ĉe kies suda ekstremaĵo ili povis vidi lumetojn de elektraj lampegoj en Territet. Sinjorino Harding enpensiĝe rigardis la abismon kaj diris:

— Kia bildo de l’morto!

— Bildo de l’morto? — Kun demanda tono ripetis Leonardo. — Tio ne estas mia koncepto pri morto.

— Tamen la mia, — rediris la virino ĉe lia flanko iom surprizite, — ja, longa, nigra valo, kaj lumo, lumego ĉe la alia ekstremaĵo.

Excelsior! — ekkriis Leonardo, — jam estas la unua horo; ni devas iri antaŭen.

Nun komenciĝis la plej malfacila, efektive iom danĝera parto de la supreniro. La vojo fariĝis en kelkaj lokoj tre kruta kaj kovrita de malfirmaj ŝtonoj. Sinjoroj Fleming ame zorgis pri sia kara nevino, kaj Leonardo proponis sian brakon al sinjorino Harding. Efektive la sinjorinoj bezonis ĉian haveblan helpon. Post longa, peniga grimpo ili atingis la dorson de la monto Naye. Jam matena krepusko komenciĝis. Pli kaj pli multe da objektoj ĉirkaŭ ili akceptis distingeblajn formojn. La pejzaĝo estis griza, senkolora, kaj aspektis kvazaŭ ĝi vekiĝus el dormo. La aero nun estis senteble pli freŝa, kaj el la nordo ekblovis malvarma vento. Sinjorino Harding iom laciĝis kaj preskaŭ senkonscie apogis sin pli forte sur la brako de Leonardo. Kiam la vojo fariĝis pli oportuna, ili priparolis serioze rimedojn por pliprofundigi ĉe Esperantistoj la konscion pri ilia alta, spirita misio. Poste la interparolo sin turnis al amikeco; unue al internacia, sed iom post iom al persona amikeco.

Neniu el ili havis feliĉajn spertojn pri intima amikeco. De post la morto de sia patro, Leonardo ne trovis viron, al kiu li povis senrezerve malfermi sian internan memon. Tion kaŭzis, parte, lia ioma sindetenemo, la izoleco de

49