la vilaĝo, en kiu li loĝis, kaj oftaj vojaĝoj al Usono por kontroli tiean filion de la firmo Vincent kaj Haverford, en kiu li jam de tri jaroj okupis pozicion de asociano.
Sinjorino Harding jam havis multajn amikinojn, sed ne tre intimajn; kaj kelkaj el ili forte malkontentigis ŝin. Dum oftaj kaj longaj vojaĝoj kun sia edzo, kaj per partoprenado en diversaj filantropiaj, sociaj kaj beletristikaj movadoj ŝi interrilatiĝis kun multaj homoj; sed inter ili ŝi renkontis tre malmultajn, kiuj proksimiĝis al ŝia idealo de amikeco. En multaj ŝi trovis tro da spirita malprofundeco, memama ambicio kaj nura socia poluro. Neniu plene komprenis ŝin, kaj malpleje el ĉiuj ŝia edzo. Li eĉ ne penis kompreni ŝin; sufiĉa estis por li la scio, ke ŝi estas neordinare lerta, bona virino, ĉiurilate — en liaj okuloj — supera al ĉiuj ceteraj virinoj, kiujn li konas. Kial ŝi edziniĝis kun li, neniu povis al si klarigi, ĉar la ĝenerala, malmola juĝo de la mondo, ke kompare malriĉa virino edziniĝas kun riĉulo pliaĝa nur pro mono kaj socia pozicio, eĉ ne sugestiĝis al ŝiaj konatoj. La poeziema, fervora animo de Maria Harding ofte sentis, en la daŭro de multaj jaroj, malkontentecon kaj izolecon, kaj pli-malpli konscie ŝi sopiris al intima amikeco kun iu, kiu funde komprenos ŝin, kaj kun kiu ŝi povos, kvazaŭ manon en mano, sekvi komunajn idealojn.
Maria Harding renkontis Leonardon Marston la unuan fojon en la antaŭoficejo de sinjoroj Hunter kaj Inman, la prokuristoj de li kaj de ŝia edzo. Sinjoro Hunter prezentis unu al la alia, kiel same fervorajn Esperantistojn. Post la foriro de Leonardo la maljuna juristo sciigis al ŝi konfidencie, ke en la daŭro de sia longa, profesia kariero li ne havis aferon kun pli noblaj, altanimaj homoj, ol la mortinta Jakobo Marston kaj lia filo