Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/56

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Leonardo. De tiu okaza interkonatiĝo antaŭ kvar jaroj ŝia estimo por li ĉiam kreskis ĝis respektego. En Leonardo Marston ŝi vidis idealon de siaj revoj realigitan; inter ili, ŝi sentis, ekzistas ideala animparenceco. Por ŝi lia nobla entuziasmo kaj celkonscio, lia neordinara trankvileco kaj memkonfido, ĉiuj ĉi tiuj ecoj kune, formis karakteron, kiu nekontraŭstareble allogis ŝin. Kaj nun, irante ĉe lia flanko, apogite sur lia forta brako kaj interŝanĝante kun li simpatiajn pensojn, ŝi sentis neordinaran serenecon, neklarigeble profundan kontentecon.

Ili parolis pri amikeco. Pli ol unu fojon sinjorino Harding volis demandi sian kunvojiranton, kion li opinias pri la ebleco de intima, sed pura, tiel nomata platona amikeco inter viro kaj virino, sed ĉiam io, ia neklare sentata timo, ekstarigi konscian baron inter ili, detenis ŝin.

Fine, je la kvara horo de la mateno, ili atingis la hotelon apud la supro de la monto, ĝuste kiam sonorilo aŭdiĝis, por veki la gastaron. Preskaŭ la sola celo, kiun havis la sepdek aŭ okdek gastoj, loĝantaj en tiu izola, kaj sufiĉe alttarifa hotelo, estis, supozeble, vidi sunleviĝon de la plej alta pinto de la monto. Trinkinte tason da varma kafo kaj ripozinte kelke da minutoj, nia grupeto, kune kun aro da hotelgastoj, envolvitaj en ŝaloj, supreniris la lastan parton de la vojo ĝis la famekonata videjo — kaj atendis. La mateno jam estis sufiĉe klara, kaj la vasta, neĝokovrita Bern’a Alparo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj, ankoraŭ iom grizkolora, tamen majesta.

Geraldino ekparolis plende:

— Ho ve! Ĝuste super la regiono, kie la suno leviĝos, malgrandaj nuboj kolektiĝas. Kia maloportunaĵo!

— Ne ĉagreniĝu, Geraldino, — diris Leonardo — , ĝi estas nur maldensa nubetaro, kiu, espereble, formoviĝos antaŭ ol aperos la sunglobo.

51