Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/69

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por li ĉiam ankoraŭ la dolĉa, konfidema, amema infano. La suneca, malkaŝanima karaktero de la knabino trovis en la koro de la serioza viro simpatian ŝaton. Lorna rigardis lin kiel parencon kaj dediĉis al li sinceran, kvazaŭ infanan amon kaj malavaran admiron. Por ŝi la altkreska, serioza, sed molkora viro estis idealo de altanimeco, kaj ŝia konfido je lia senerara justeco kaj lia neskuebla rekteco estis kortuŝe forta. Plue ŝi sciis — ne demandante al si la motivon — ke sinjoro Marston amzorge sin interesas pri ŝia spirita bonstato. Ŝi ne demandis al si kial — infanoj akceptas tiajn bonkoraĵojn senĝene, sendemande — kaj respondis al liaj amikaĵoj varme, sincere kaj dankeme. Kiam Leonardo Marston revenis de Ameriko post dumonata foresto antaŭ malpli ol du jaroj, Lorna iris al la stacio kune kun kelkaj aliaj por bonvenigi lin. Obeante subitan ĝojan impulson, ŝi kuris renkonte al li kun etenditaj brakoj kaj ame kisis lin. Neniu vidis en tiu ĉarme farita saluto ion nenaturan, kun escepto de fraŭla onklino el Skotlando, kiu opiniis la agon tre nedeca. Lorna ne komprenis kial, kaj ne ĝenis sin pri tiu opinio.

La kara kaj viva memoro, liganta lin al la profunda amo, kiu iam ekzistis inter li kaj lia patro kaj la certeco pri tio, kion ĉi tiu farus sur lia loko, ne lasis Leonardon dubi momenton pri sia devo. Li firme decidiĝis tuj revojaĝi hejmen. Enpoŝiginte la leteron de Lorna, li leviĝis, por serĉi siajn amikojn.

Lia subita anonco, ke li nepre devos reiri per la hodiaŭnokta vagonaro, kaŭzis ĉiuflanke grandan bedaŭron kaj laŭtajn protestojn. Sinjoro Harding nekaŝeme diris, ke li tute ne povas kompreni, kiel fraŭlo, sen malsaĝaj amaĵoj, kies komerco floras, povas havi sufiĉan motivon tiel ĉagreni siajn plej bonajn amikojn. Sinjorino Harding

64