Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/68

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dum kelka tempo ankoraŭ Leonardo Marston enpense rigardis en la spacon.

— Lorna estas malfeliĉa, — li diris al si en la pensoj, — la gaja, impulsema infano malgajiĝas pro sendanka duonfrato kaj pro egoista duonpatro. — Denove li legis la vortojn de la letero: „Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin“. — Tion mi ne kredas, — li meditis plue, — mi estas certa, ke ŝi ruinigas lin. Ŝi estas por mi enigmo; kaj, la penso persekutas min, ke ŝi sekrete uzas super li ian tre malican influon. Eble mi povos malhelpi tiun malsaĝan paŝon . . . Mi ankaŭ ne povas ne timi, ke ŝi akiros tro grandan influon sur la impreseblan koron de Lorna. —

Tiam ekaperis antaŭ liaj animokuloj la bildo de la amata patro, kuŝanta sur la mortolito, kaj peteganta lin, ke li prenu sur sin la devon laŭpove ŝirmi Lornan kontraŭ moralaj danĝeroj. Denove li vidis la esprimojn de paco, de profunda amo kaj dankeco eklumigantajn lian karan vizaĝon. Li rememoris ankaŭ, kiel volonte li ĵuris anstataŭe plenumi la solenan promeson de la patro, por plidolĉigi al li la lastajn momentojn, kaj kiom la penso, esti sekreta gardanto kaj zorganto de la dolĉa, aminda infano ŝajnis al li tiam alloga devo.

Ĝis nun lia promeso ne postulis de li grandan oferon; efektive ĝi faris al li pli da plezuro kaj kontenteco. La du infanoj, Malkomo kaj Lorna, ĉiam estis por li tre karaj, kaj inter li kaj ili ekzistis varma amikeco, precipe inter li kaj Lorna. Kvankam la knabo, nun fariĝinte juna viro, kelkfoje kondutis strange antaŭ li kaj iom senpacienciĝis pro liaj bonintencaj konsiloj kaj avertoj, Leonardo Marston tamen ankoraŭ amis lin. Lia amikeco kun Lorna estis ĉiam tre feliĉa, kaj dum ŝia infaneco ilia interrilato preskaŭ neniel ŝanĝiĝis. Ŝi estis

63