Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tason sen tremo. Tamen li persiste rifuzas konsulti kuraciston. Sed la plej malbona afero estas, ke, de kiam li atingis sian plenaĝon, li tute ne volas esti regata aŭ eĉ konsilata de la patro. Kaj nun — tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu mi skribas al vi hodiaŭ — li intencas tuj kontantigi sian patrinan heredaĵon kaj vojaĝadi eksterlande kune kun tiu sinjoro Holden, kiun vi konas kaj kiun, mi estas certa, vi ne fidas. Estas kompatinde, terure, vidadi la suferojn de la patro: Malkomo, iam brila, esperplena Malkomo, lia ĝojo kaj lia fiero, jam tia ruiniĝo! Vi estas la sola persono, kiu vere povos boninflui lin. Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin. Onklino Ida estas tiel malgaja kaj tiel dolĉa, kiel kutime.

„Onklino Delfino kondukis min dufoje Londonon dum ĉi tiu monato, kaj ni renkontis tre agrablajn societojn. Ne timu, tamen, kara sinjoro Marston, mi ne vizitis spiritistajn kunvenojn. Dum la onklino vizitis sinjorinon Standring, mi restis en la Brita Muzeo. Vi vidas do, ke mi dece atentis viajn avertojn kaj, cetere, la dezirojn de la patro. Kiam mi estis en Londono antaŭ tri semajnoj, mi aŭdis multon ĉe sinjorino Dunlop pri nova societo, celanta harmoniigi la spiriton de la belo en ĉiuj artoj kun la spirito de adorado. Kiaj novaj, ĉarmaj vidaĵoj malfermiĝis antaŭ miaj okuloj! Mi tuj entuziasmiĝis; sed, ho ve! tiuj ĉagrenoj en la hejmo sufokas ĉiun penon pri pli alta vivado.

„Fartu bone. Jen mi estas en la arbaro Bridling, frumatene, antaŭ la matenmanĝo. Mi venis ĉi tien, kie ni ofte promenas, por skribi al vi. La vetero estas rava; kaj la birdoj dolĉe kantas. Ili ŝajnas sendi al vi amajn salutojn. Mi sendas miajn kune kun la iliaj. Ĉiam via,

Lorna.“

62