Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

agrablan kaj viglan interparolon. Ambaŭ grupetoj trovis en la alia personojn bonekonatajn en Esperantujo, kaj tiu neatendita renkontiĝo faris al ili grandan plezuron.

***

La sekvintan matenon Leonardo Marston sidis en kvieta angulo de la ĝardeno ĉirkaŭanta la pensionon „Valpaco“. Liaj okuloj rigardis al la sama valo, kiu, la pasintan vesperon, tiom ĉarmis lin, sed hodiaŭ li preskaŭ ne estis konscia pri ĝia beleco. Lia vizaĝo montris enpensiĝon kaj malgajecon. Antaŭ li, sur tablo, kuŝis letero, kiun li ĵus tralegis la duan fojon. La skribinto estis Lorna Prior, kaj la enhavo la jena:

„Kara sinjoro Marston!

„Vi faris al mi grandan plezuron per via belega poŝtkarto. Malkomo ankaŭ ricevis la al li senditan. Mi tre ĝojas — ni ĉiuj ĝojas — ke vi tiom plenkore ĝuas vian libertempon en tiu ĉarma, ripoziga loko en Svislando. Ho! Kiam venos por mi la tago, kiam mi ankaŭ vidos tiujn ravaĵojn, kiujn vi tiel pentraĵe priskribas? Mi envias vian novan junan amikinon, Geraldinon Kennedy.

„Kvankam ŝajnas hontinde faligi eĉ ombreton sur viajn sunajn tagojn kaj ĝeni vin per miaj — niaj — ĉagrenoj, mi ne povas pli longe deteni min, kaj devas skribi al vi. Multfoje en la daŭro de la lastaj du semajnoj mi sopiris al interparolo kun vi, al viaj konsiloj kaj helpo. Vi ja ĉiam estis por mi tiel bona, kaj mi havas neniun ĉi tie, al kiu mi povas tute malkaŝe paroli. La aferoj ĉe ni plimalboniĝas de tago al tago. Kompatinda Malkomo fariĝas por mi kreskanta enigmo. Lia farto estas pli, multe pli maltrankviliga, ol iam antaŭe. Lia vizaĝo estas flava; liaj okuloj vitrecaj, kaj kelkfoje liaj nervoj estas tiel malfortaj, ke li ne povas legeble skribi nek teni

61