Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/65

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de Lord St. Aŭbyn, sed lia propra, heredebla apartenaĵo kaj aparta propraĵo de la mortinta patrino de Melissa estas tre grandaj. St. Aŭbyn estas senespera diabetulo, kaj la geamantoj tenos sekreta la fianĉiĝon ĝis lia morto. Antaŭ kelka tempo Lord St. Aŭbyn suspektis, ke Algernon Villiers amindumadas lian filinon, kaj unu belan tagon kolere forordonis lin for de lia teraĵo, minacante lin je elvergado.

— Kompatinda Villiers! Mi nepre tenos ĉi tiun interesan sekreton, se nur por ne ĉagreni la ĉarman Julieto-Melissan.

— Ĉu vi konas ŝin?

— Ne, sed mi foje vidis ŝian portreton en, mi ne rememoras kiu, modogazeto. Ŝi aspektas tre gracia, aminda junulino. —

En tiu momento eksonis la bonkora voĉo de sinjoro Harding:

— Ho, Marston, mi supozis, ke vi estas ĉi tie kune kun Maria, duete rapsodiante pri la ĉiela beleco de la vespero, ĉu ne? Vi ankoraŭ ne scias, ke aro da eminentaj Esperantistoj el du aŭ tri diversaj landoj ĵus loĝiĝis en la hotelo „Dent du Midi“. Unu el ili venis peti aŭ permeson nin viziti aŭ la honoron de vizito de ni. La „karaj ĝemeloj“ jam ekiris transen. Geraldino jam kuŝiĝas. La kara knabino estas lacega. Ŝi petis min ŝiaflanke deziri al vi ambaŭ bonan nokton, en la okazo, se vi ankoraŭ troviĝas sur ĉi tiu materia, prozaĉa tero. Ĉu vi volas veni?

Ambaŭ konsentis akompani sinjoron Harding, kaj viziti la venintajn samideanojn, sed nur por mallonga tempo, ĉar ankaŭ ili sentis bezonon de frua enlitiĝo. Tamen estis preskaŭ noktomezo, kiam fine niaj amikoj adiaŭis la gastojn de la hotelo „Dent du Midi“. Ĉiuj ĝuis tre

60