Leonardo Marston ekrigardis la delikate ĉizitan vizaĝon de la virino, kaj demandis milde:
— Kial, do, vi sciigas ĝin al mi?
Sinjorino Harding ridetis, kvazaŭ pardonpetante, tamen gaje:
— Ho, mi scias, ke mi povas fidi vin. Mi certigas al vi, ke mi malkovris la sekreton al neniu, krom mia edzo, kompreneble, kaj . . .
— Ne ĝenu vin citi la tutan nomaron.
— Tutan nomaron; efektive! La tuta nomaro konsistas el mia edzo. Mi nur volis diri, kiam vi tiel ĝentile interrompis min, ke mi sciigos la sekreton al neniu plu.
— Kial vi volas ŝarĝi min per la inkubo de ĉi tiu sekretego?
— Ĉar mi volas, ke vi sciu.
— Kial?
— Mi deziras ĝin.
— Virina kialo.
— Vi estas incitema.
— Tion mi tre bedaŭrus, kaj plivole mi cedas.
Ŝajnserioza klinsaluto akompanis liajn vortojn. La sinjorino respondis per simila ŝerca riverenceto, kaj diris:
— Vere ĝi estas romaneca Romeo-kaj-Juliet-afero. Supozeble vi scias, ke inter la du lordaj familioj Morland kaj St. Aŭbyn ekzistas malamikaj rilatoj jam de la tempo de la krucmilitiroj, kiel oni diras. Nu, „la honorinda“ Algernon kaj „la honorinda“ Melissa St. Aŭbyn reciproke forte enamiĝis, furioze. Kiel longe ĉi tiu pasio daŭros ĉe Algernon, la ventanimulo, mi ne scias. Melissa estas la lasta ido de tiu tre malnova domanaro. La titolo kaj la nedisponebla hereda bieno transiros al kuzo