Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sinjorino Harding iomete ekruĝiĝis kaj embarasiĝis, sed rapidapense respondis:

— Mi opinias, ke ne. La vivo en Londono estas tro senripoza; la homoj tie imagas, ke ili havas nek la tempon, nek la inklinon studi tiajn aferojn. Sed ili volonte pasigos kelke da tagoj da ripozo en bela kampa domo, kaj tiam ili ĉiam plezure aŭskultos kaj priparolos demandojn pri komunutilaj aŭ novaj ideoj.

— Mi bedaŭras, ke mi ne povas plene konvinki min, ke vi estas prava; tamen mi estas al vi tre danka, sinjorino Harding, kaj tre volonte mi konsentas provi vian planon. Via kunlaborado estos por mi tre valora.

— Dankon, sinjoro Marston, mi tre ĝojas.

— „Lia honorinda moŝto“ Algernon Villiers[1], do, ne akompanos la ceterajn. Mi konas lin. Li estas nove farita kapitano de la teritoria volontularo en nia regiono.

— Kia honoro por via bataliono! Li estos ofta vizitanto ĉe ni, sed mi timas, ke li ne estos unu el niaj konvertitoj. Mi ne scias kial, sed, ial, mi ne povas vidi en Algernon Villiers, eĉ ne image, grandaniman entuziasmulon pri io. Tamen, kiam li okaze ne montras sian pretenditan superecon, li montras kapablon esti tre agrabla, eĉ ĉarma.

— Sendube. Li scias perfekte ludi la rolon de ĝentilulo, kiam li volas.

— Nu, — diris sinjorino Harding, — senkonscie iom mallaŭtigante la voĉon, — lia kapitaneco ne estas la sola afero, kiu malhelpas lin entrepreni tutjaran vojaĝon eksterlande. Lia fianĉino ne permesus tion.

— Ĉu li do estas fianĉo?

— Ho, tio estas granda sekreto; neniu devas scii ĝin.

58
 
  1. The honourable“ Algernon Villiers, filo de Lord Morland.