Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/80

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Ne kuraĝigu lin, Lorna, — li diris milde.

— „Kuraĝigu lin!“ — ekkriis la knabino kun iom riproĉa voĉtono, — tia penso eĉ ne venis al mi en la kapon.

— Volonte mi kredas; tamen mi havas sufiĉan kaŭzon, por averti vin.

— Kaŭzon? Kian?

— Bedaŭrinde, virineto, mi ne povas, hodiaŭ, kontentigi vian scivolecon. Fidu al mi; mi havas sufiĉan motivon.

Lorna rigardis en la enpensan vizaĝon de la amiko. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi neniam antaŭe vidis en ĝi tiom da bonkoreco, tiom da nobleco kaj firmeco. Unu rigardo sufiĉis: al tiu viro ŝi povas fidi sen plua demando. Tiom ŝi jam kutimis fidi lian saĝon kaj lian sindonemon al ŝi, ke ŝi eĉ ne miris pri lia averto. Post momenta silento ŝi ekparolis fervore kaj gravmiene:

— Mi estas tre kontenta, ke vi ree estas ĉi tie. Kiel bonkora kaj aminda vi estis, tuj oferante pro ni la lastajn tagojn de via libertempo! Mi tute ne volis tion, sinjoro Marston, kaj mi tre, tre bedaŭras, ke tiaj belegaj tagoj estis tiel forprenitaj al vi.

— Tio ne estas grava afero, Lorna. Antaŭsento, ke mi povos iel helpi al vi ĉiuj, pelis min ĉi tien. Mi neniel povus ĝui la lastajn tagojn tie post la ricevo de via letero.

— Vi estas tiel bona, kaj mi neniam forgesos la grandan bonkorecon, kiun vi ĉiam montras al ni. — Denove ŝi silentis momenton, kaj poste parolis plue: — Estas hontinde ĝeni vin per niaj ĉagrenoj tuj post via reveno, kiam viaj pensoj estas ankoraŭ plenaj de la plej ĉarmaj impresoj, kaj kiam vi, kompreneble, sopiras paroli pri ili.

— Viaj ĉagrenoj estas miaj ĉagrenoj, Lorna.

75