Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/79

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

malpatriotajn klopodojn kaj ĥimerajn ideojn pri tutmonda frateco. Ridindaĵo! Kio tiam fariĝus el la nobliga militista profesio? Nacio de laktosuĉulaĉoj ni estus, sen entreprenemo, sen fiereco, sen nacia memestimo. Neniam! La juna kapitano soifis rompi lancon kun sia ĵusa kontraŭulo.

Niaj malnovaj amikoj foriris en mala direkto al la vilaĝo. Gaje ridante, Lorna prenis la brakon de Leonardo kaj ekkriis:

— Ho, sinjoro Marston, mi tre ĝuis la diskuton kun sinjoro Villiers pri Esperanto.

Ŝi estis gracia knabino en la fruprintempo de dolĉa virineco, sed, ŝajne, ankoraŭ nekonscia pri tio. Kvankam ŝi estis sufiĉe altkreska kaj por sia aĝo treege boninstruita, ŝiaj neligitaj haroj, ankoraŭ iom mallongaj jupoj kaj ĉarma naiveco, lumanta el rimarkinde belaj, bluaj, okuloj, aspektigis ŝin tre knabineca.

Leonardo rigardis esplore kaj zorgeme en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino. Li ne rekte respondis al ŝia parolo.

— De kiam ekzistas tiaj amikaj rilatoj inter vi kaj „la honorinda“ Algernon Villiers? — li demandis.

Lorna gaje ridis sen embaraso kaj iom petole respondis:

— La akcento sur la vorto „tiaj“ supozeble estas ĝentila aludo pri la manovreto de sinjoro Villiers premi kiseton sur la dorson de mia mano; ĉu ne? Li nur amuzas min. Ne aspektu tiel serioza, sinjoro Marston. Se vi aŭskultus lin, dum li penadas fari el si filozofon, vi vere amuziĝus. Filozofio certe ne estas lia plej brila forto. Tre afable li penas fari sin agrabla. Sendube mi devus senti pro tio profundan dankemon.

La viro ĉe ŝia flanko ekridetis kontraŭvole, sed, momenton poste, denove alprenis pli seriozan mienon.

74