Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/78

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Tute ne, sinjoro Marston; ĉar ĉiutage mi submetas min volonte aŭ nekonscie al tiu doktrino. Kiel oficiro, mi estas regata de miaj superuloj, kaj, kiel politikisto, de miaj estroj.

Leonardo Marston ridetis. — Ĉu vi vere penas kredigi vin, — li demandis, — ke tiu komparaĵo estas ĝusta? Obei, kiel oficiro, al armeaj superuloj kaj sekvi, kiel politikisto, propravole elektitajn estrojn, estas aferoj tute malsimilaj, ol esti perforte regata de fremda, malsimpatia popolo. Mi bedaŭras, tamen, ke mankas al mi la tempo daŭrigi la diskuton.

— Mi ankaŭ timas, ke tute senutile estos de mia flanko, peni konvinki tian fervoran Esperantiston, kiel vi, sinjoro Marston.

La juna oficiro kun granda afableco adiaŭis Leonardon Marston kaj Lornan Prior, esprimante la esperon tre baldaŭ denove renkonti ilin. Li havis elegantan, tre plaĉan eksteraĵon kun delikataj vizaĝotrajtoj. Virinoj trovis lian senbarban vizaĝon kaj liajn pro senzorgeco kaj facilanimeco ĉiam ridetantajn bluajn okulojn tre allogaj, kvankam multaj ne estis blindaj je la malprofundeco de liaj pensoj kaj je la egoismo de lia karaktero, kaj al kelkaj malplaĉis lia naiva supozo, ke ĉiuj virinoj estas ĉarmataj de lia nekontraŭstarebla personeco. Li flatis sin, ke li jam impresis la koron de la ĉarma, sprita knabino, Lorna Prior. Ĉi tiu penso faris al li plezuron, kiam li rapidis en la direkto al manovra tendaro, sed la plezuron iom difektis malagrabla penso, ke tiu impertinentulo Marston eble supozas, ke li donis al li trafan lecionon. Volonte li rekomencus la diskuton kun li pri „Patriotismo kontraŭ Esperanto“ en la ĉeesto de amikoj, kiuj nepre aprobos liajn opiniojn. Li baldaŭ farus „pajlhakaĵon“ el liaj argumentoj kaj elmetus al malestimo liajn

73