Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/77

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Fikse sed bonkore rigardante en la vizaĝon de la pli juna viro, kaj iom plivarmiĝante, li diris plue: — Mi tre timas, sinjoro Villiers (pardonu ŝajnan malĝentilaĵon) ke viaj ideoj pri patriotismo estas iom arĥajaj. Malvera patriotismo estis en la daŭro de la historio de l’mondo unu el la plej grandaj malbenoj, kiu estas hodiaŭ ekspluatata de arego da egoistaj fabrikantoj, ŝtatistoj, ĵurnalistoj, ambiciuloj, kaj aliaj. Kredu al mi, ke ekzistas pli altanima speco de patriotismo, nome: dezirego, vidi sian propran patrujon okupi ĉefan lokon en komuna penado levi la tutan homaron sur bonstate, morale, kaj spirite pli altan nivelon. Tielnomita patriotismo, kiu celas nur pligrandigon je la malprofito de aliaj, pli malfortikaj nacioj, kaj kiu sekvigas malamon al ĉiuj aliaj popoloj, estas tendenco malutilega al la homaro, kaj ne meritas la nomon patriotismo. Kian rajton havas unu popolo perforte fariĝi mondpotenco?

La juna kapitano senpripense kaj iom varme respondis:

— La naturan rajton de supereco.

Trankvile, sed akcente Leonardo Marston rediris:

— Tio estas supraĵe tre belsona frazeto, sed tute bazita sur erara koncepto. „Natura rajto“ estas termina malĝustaĵo. „Rajto“ estas trispeca: Morala, laŭleĝa, aŭ speciale Diodonita. Ĉiu rajto, do, estas: aŭ interkonsentitaĵo laŭ moralo aŭ leĝoj; aŭ donitaĵo de supre. Verŝajne vi intermiksas la povon, kiun liveras fizika supereco, kun la rajto libervole donita pro animsupereco. Povo ne estas rajto, kaj perforta uzo de fizika supereco estas maldecaĵo. Ne, la doktrino de „natura rajto de supereco“ ne estas akvotenebla[1], kaj vi estus, eble, la unua, kiu laŭte plendus pri ĝi en la okazo, se iu, kiom ajn supera je vi, agus kontraŭ vi laŭ ĉi tiu doktrino.

72
 
  1. Angla diraĵo kun signifo „ne povas elporti esploron“.