Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/76

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tenus aparte de ĉi tiu, cetere, senespera projekto altrudi al la mondo artefaritan, kaj tial nenaturan, lingvon, ĝi baldaŭ fiaskiĝus. — Iomete riverencante al Lorna, li diris plue kun favoropetanta rideto: — La ĉarma kaj fervora elokventeco de fraŭlino Prior tamen preskaŭ sincere dezirigis min trovi kelkajn ecojn en via movado, kiujn mi povus aprobi, ne perfortante mian senton de patriota devo. Sed mia patriotismo estas por mi tro sankta afero, por fari ion, kio iel povus malhelpi la universalan alprenon de nia kara angla lingvo por internacia komunikiĝado kaj la el tio rezultantan realiĝon de tute justa peno, fari la anglo-saksan nacion la nedisputeblan mondpotencon.

Lorna ekturnis la okulojn for de la alloga, delikate ĉizita vizaĝo de la parolinto al sia malnova amiko, por sciiĝi, kion ĉi tiu diros responde al asertoj, kiujn ŝi ne povis, kontentige por si mem, refuti. La senpasiaj trajtoj de Leonardo Marston montris nenian emocion, nek malplezuron, nek deziremon konvinki profanulon. Preskaŭ enpensiĝe li respondis:

— Oni ja trovas ankoraŭ nuntempe en ĉi tiu lando, kiel ankaŭ en aliaj landoj, kelkajn — jam ne multajn — personojn, kiuj, kun larmoj en la okuloj, bedaŭras, ke la mondo rifuzadas alpreni ilian karan, belan idiomon kiel solan internacian lingvon. Sed sopirado ne alkondukas nin al la tiel urĝe bezonata celo: la unuanima alpreno de simpla, bela kaj ĉiurilate taŭga helplingvo kiel internacian komunikilon. Esperanto estas tio altagrade. La mondo kun sia lingva konfuzeco kaj la rezultantaj reciprokaj malkompreno, malfidemo, kaj malamo; la mondo, ĝemeganta sub sensencaj, diabloinspiritaj armilaroj, abomenitaj de ĉiuj, ne povas senfine atendi la plenumiĝon de senespera deziro de miopaj patriotoj. —

71