Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/75

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj iom dramece disetendis la brakojn, kvazaŭ ŝi volas geste ampleksi la tutan mondon. Unu el ŝiaj manoj Algernon Villiers lerte ekkaptis kaj, spite barakto de la flanko de la knabino, li sukcesis premi ĝin al siaj lipoj. Lorna Prior, ridante, faris al la kuraĝulo kelkajn, certe ne tro severajn, riproĉojn kaj jam kuris trans la vojon al pordo en la muro, kiam ŝi ekvidis Leonardon Marston. Tuj ŝi haltis kaj ĝoje ekkriis:

— Ho, jen venas sinjoro Marston. Vi devas resti momenton por paroli kun li, sinjoro Villiers.

Sufiĉe alproksimiĝinte al la surprizita paro, Leonardo ĝentile levis la ĉapelon kaj trankvile diris:

— Bonan vesperon.

La knabino iom ruĝiĝis, sed ŝia ĝojo ĉe la ekvido de la veninto estis evidente tre sincera. Ili jam interŝanĝis salutojn en la kontoro, kien Lorna venis kun ia preteksto, aŭdinte pri la neatendita reveno de la amiko. Sur la vizaĝo de la juna oficiro ekaperis ombro de malplezuro, sed li estis tro fiera pri sia bonedukiteco, por ne peni tuj ŝajnigi plezuron kaj afablecon. Li do salutis la industriiston kun ioma parado de ĝentileco, kiu, tamen, enhavis pli-malpli da nekonscia sinmalaltigo, kaj nur mallerte kaŝis lian kutiman arogantecon kontraŭ tiuj, kiujn li rigardis kiel sociajn subulojn. Leonardo klare vidis tion, sed li sentis nek surprizon, nek ofendiĝon. Li redonis la saluton kun perfekta ĝentileco kaj sia kutima trankvila digno, kiu faris rimarkeblan impreson sur la junan aristokraton.

— Fraŭlino Prior sciigis al mi, — diris ĉi tiu kun nuanco de kompato en la voĉo, — ke vi ĵus revenis de internacia Esperantista kongreso. Nu, malkaŝe dirite, mi ne ŝatas tiun movadon, almenaŭ mi bedaŭras la partoprenon en ĝi de angloj. Se la angleparolantoj sin

70