— Ne, ne tre bonajn. Ni certe ne tiom ĝuas la klubkunvenojn, kiam vi forestas, sinjoro Marston.
La juna direktoro respondis ridetante:
— Tio estas malprava, Bessie; vi devas peni esti sendependaj de iu kondukanto. Nu, bonan vesperon, — li aldiris angle, ĉar kelkaj el la junaj laboristinoj ne estis Esperantistinoj.
— Bonan vesperon, sinjoro Marston, — ekkriis ĉiuj kore, tamen kun plena respekto.
Leonardo Marston rapide iris antaŭen laŭ la ĉefvojo al la vilaĝo, preterpasante kaj salutante kelkajn aliajn aretojn da laboristoj kaj laboristinoj. Poste, por atingi sian domon pli frue, li devojiĝis kaj transiris vastan ĉirkaŭbaritan herbejon. Ĉe la kontraŭa ekstremaĵo de la herbejo troviĝis kampa pordego, kondukanta al alia parto de la kurba ĉefvojo, apud la muro, kiu limigis la teraĵon de fraŭlino Haverford. Ĉe tiu kampa pordego staris du homoj, knabino kaj viro. Alproksimiĝante, Leonardo rekonis Lornan Prior kaj „the honourable“ Algernon Villiers en uniformo de kapitano de teritoria[1] roto. Tiu lasta, antaŭen klinita al la knabino, duonsidis sur protekta angulŝtono. Ŝajnis al Leonardo, ke li penas igi sin agrabla al sia kunulino. Lorna Prior dorse apogis sin sur la traboj de la pordego. Ŝiaj kunplektitaj manoj formis subtenilon por la malantaŭo de la kapo, kiu havis amason da belaj, orbrunaj haroj, neligite pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Ambaŭ ne rimarkis Leonardon. Jam li povis aŭdi la arĝentsonan voĉon de la knabino, feliĉe, naive ridanta. Subite ŝi turnis la vizaĝon al la oficiro
- ↑ „Territorials“ — teritoriuloj oni nomas volontulan soldataron, organizitan precipe por enlanda (teritoria) defendo. Ili loĝas hejme kaj nur intermite servas por instruiĝo kaj sinekzercado.