Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/73

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

eldiris la opinion, ke fraŭlino Haverford malbone influas Malkomon, kaj ke eble ŝi instigis lin al tiu stranga konduto. Malplaĉis al li la trankvila asertemo de la pli juna viro, kaj la aludita supozo, ke tio ne estas por li mem novaĵo. Ju pli sinjoro Vincent sentis, ke li perdas la konfidon kaj amon de sia sola, amata filo, des pli li ĵaluziĝis pri la ama respekto, kiun ĉi tiu montris al Leonardo. Marston prave divenis, ke malantaŭ ĉi tiu elmontro de malplezuro sin kaŝas ne nur ĵaluzo kaj turmentiĝo, sed ankaŭ, kaj senfine pli dolore, kontraŭvola konfeso al si mem, ke la konjektoj de lia juna kunfirmano estas tute ĝustaj. Sinjoro Vincent malbonhumore komprenigis al li, ke ekzistas aferoj, kiuj estas tro privataj por pritraktado en kontoro.

Sed ĉi tiuj malagrablaj aferoj jam ne okupis la pensojn de Leonardo. La plaĉa vidaĵo antaŭ li tro forte ĉarmis lin. Trapasante la ĝardenon antaŭ la fabrikejo, li trafis areton da bonorde vestitaj junaj virinoj. Kun afabla saluto li volis preterpasi, kiam unu el la knabinoj alparolis lin Esperante per malrapide, timeme eldiritaj vortoj:

— Ni ĝojas, sinjoro Marston, ke vi jam revenis. Ĉu vi vizitos nian Esperanto-klubon hodiaŭ vespere?

Alia knabino diris samlingve:

— Ni tre volas aŭdi vian rakonton pri la kongreso.

Leonardo Marston, la prezidanto de la loka Esperantista grupo, respondis bonkore:

— Ne, bedaŭrinde, mi ne povas veni; ĵus reveninte, mi estas tro okupita de privata laboro. Cetere, mia raporto estas farota laŭ aranĝo venontan ĵaŭdon. Ĉu vi havis bonajn kunvenojn dum mia foresto?

La dua parolintino, vigla, gajaspekta knabino, diris alprenante seriozan mienon:

68