Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/72

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĈAPITRO III


Leonardo Marston staris sur la perono de la fabrikejo en Linkfield, ironte hejmen, la unuan vesperon post sia reveno. Feliĉigis lin, vidi ĉi tie kaj tie aretojn da kontentaspektaj laboristoj, hejmenirantaj je frua horo. Kelkaj rapidis por ludi, post la temanĝo, sur sportkampo, dediĉita de la firmo al la laboristoj; aliaj, same kontentaj, intencis pace labori en siaj malgrandaj ĝardenoj. Multaj el liaj proponoj pri reformoj kaj plibonigoj en la stato de la laboristoj renkontis kontraŭstaron de l’flanko de sinjoro Vincent kaj de fraŭlino Haverford. Tamen li persistis kaj sukcesis efektivigi unu reformon post alia; kaj en ĉiu okazo oni devis konfesi la saĝecon kaj la rezultantan profiton de la reformoj. Li forte kontraŭstaris tendencojn malaltigi prezojn, sed insistis pri profitodona kalkulado por superaj komercaĵoj, por ebligi la firmon pagi decajn salajrojn al kompetentaj kaj feliĉaj metiistoj. Ankaŭ la alpreno de ĉi tiu principo bonefikis kaj rezultis je senegala reputacio pri fidindeco kaj altagrada kvalito de la fabrikaĵoj.

La hodiaŭa tago alportis al Leonardo agrablaĵojn kaj malagrablaĵojn: korajn bonvenigojn de multaj amikoj, de egaluloj, kiel ankaŭ de subuloj, — kaj malagrablan interparolon kun lia ĉefo, sinjoro Vincent. Tiun diskuton kaŭzis la intencata eltiro el la firmo de la kapitalo apartenanta al Malkomo kiel depatrina heredaĵo. Sinjoro Vincent forte malplezuriĝis, kiam lia juna kunfirmano

67