Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/82

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

fino tuj plenumas ĝin, aŭ peti monon, kaj malfermiĝas ŝia monujo. Multfoje, kiam Malkomo estas tre malbonhumora kaj videble ial suferas, li iras viziti la onklinon kaj revenas bonhumora kaj vigla.

— Efektive? — diris Leonardo, serioze rigardante antaŭ si. Li eksilentis momenton; poste, turnante sian penseman vizaĝon al la knabino, li demandis: — Kaj ĉu vi iam rimarkis, ke, post vizito al sia onklino, via frato estas pli obstina kaj netraktebla, ol ordinare?

Lorna ekrigardis Leonardon mirigite, enpensiĝe.

— Mi volis diri: „Ne“, — ŝi respondis malrapide, — sed mi ekmemoras, ke unufoje aŭ dufoje, reveninte de „Grovelands“, li estis neordinare malafabla kaj obstina; sed, certe, sinjoro Marston, tio povas esti nur kunokazaĵo.

— Eble. — La vizaĝo de la viro estis malgaja, sed trankvila kaj senmova.

Alveninte al vojturniĝo, ambaŭ haltis.

— Kien vi iras, Lorna? — demandis Leonardo.

— Al „Grovelands“ tra la vilaĝa pordo.

— Nu, estu singarda, — li diris, etendante la manon al la knabino kaj ame rigardante en ŝian belan, malkaŝeman vizaĝon. — Ne lasu iun malboninflui vin. Via koro estas tre impresebla, kaj via sperto pri la mondo ankoraŭ nematura.

Lorna penis per rido liberigi sin de altrudiĝanta maltrankvilo: — Ho, sinjoro Marston, — ŝi ekkriis, — vi estas tro zorgema; vi metus min sub kloŝon, se vi povus!

— Jes, en la okazo, se tio estus necesa. Sed vi devas konfesi, ke onklino Delfino iafoje estas iom stranga; ĉu ne?

— Jes; eble. Sed oni devas multe pardoni al ŝi, ĉar ŝi estas tre malfeliĉa, — respondis la knabino heziteme.

77