Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/83

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Sendube, Lorna, sendube; kaj mi bone scias, ke ŝia strangeco datiĝas de terura sortobato, kiu ŝin trafis. Nu, kelkafoje, kiam vi venis viziti la onklinojn, fraŭlino Haverford restis en sia ĉambro kaj tiam onklino Ida aspektis eĉ pli malgaja, ol ordinare; ĉu ne?

Lorna ree ekrigardis esplore la vizaĝon de la amiko, kun surprizo kaj nekaŝebla maltrankvilo. Ŝi respondis heziteme kaj dubeme:

— Jes, mi rimarkis tion unu- aŭ du-foje, kaj onklino Ida diris, ke onklino Delfino suferas de kapdoloro. Sed kio do estas al ŝi?

— Nu, hodiaŭ mi nur povas diri: „Estu singarda.“ — Leonardo Marston sin turnis por foriri. — Bonan vesperon, Lorna. Salutu de mia flanko onklinon Ida, kaj sciigu al ŝi, ke mi vizitos ŝin morgaŭ vespere, por rakonti al ŝi miajn travivaĵojn.

— Bone, dankon; ĝis la revido.


Leonardo daŭrigis sola sian vojon hejmen en profunda medito. Li sentis kreskantan konvinkon, kies kaŭzon li apenaŭ povis konstati per rezonado, ke, eble en tre proksima estonteco, akra batalo okazos inter li kaj fraŭlino Haverford. Sed dum li trapasis la vilaĝon, ĉi tiuj pensoj jam ne povis plene okupi lin. Tro ofte li devis interŝanĝi amikajn salutojn kun vilaĝanoj. Unu virino invitis lin enveni kaj viziti ŝian malsanan filineton. Alia petis lin legi la unuan, ĵus alvenintan leteron de ŝia Joĉjo, kiu elmigris en Kanadon.

Post la vespermanĝo Leonardo sidis ĉe sia skribtablo apud nefermita fenestro, kiu donis ĉarman vidon sur kvietan angulon de bela ĝardeno. La jam mallumiĝanta vespero estis mirinde paca, reviga; kaj li sentis, eĉ meze de tre agrablaj memorbildoj de la sukcesplena

78