Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/84

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kongreso kaj de la svisa vojaĝo, dolĉan kontentecon ree esti en sia komforta hejmo kun sia amata pro-esperanta laboro. Antaŭ li kuŝis aro da leteroj postulantaj, respondon, pleje de eksterlandaj amikoj kaj de du-tri esperantistaj eldonistoj kaj redaktoroj de gazetoj. Reve li elrigardis tra la fenestro, lasante la okulojn kuŝi sur la pintoj de akacioj, moviĝantaj en facila venteto. Lian mediton interrompis la voĉo de lia domistino, maljuna, fidela Anjo:

— Jen, Leonardo, — ŝi diris, — estas poŝtkarto el Svisujo kun multaj subskriboj.

— Dankon, Anjo.

Leonardo rigardis jen la bildflankon, jen la skribaĵon, kun miksitaj sentoj de surprizo, plezuro, kaj malkontenteco. La salutvortoj, skribitaj de Geraldino Kennedy, estis jenaj: „Korajn salutojn el Chamounix sendas al vi viaj adorantoj.“ Poste sekvis la subskriboj; unue de la sprita juna usonanino, due de sinjorino Harding kaj sube, kovrante la ceteran spacon en diversaj direktoj, la nomoj de ĉiuj Esperantistoj loĝantaj en En Allier, krom kelkaj aliaj, kiujn li ne konis. La adreso estis skribita de sinjorino Harding. Li ne povis ne rideti; tamen li ne ŝatis la vorton „adorantoj“, kaj plivolis, ke ili uzu pli decan vorton. Dum momento Leonardo sentis fortan inklinon retiri sin el la lumo de populareco, kiu promesis al li malmulte da vera kontenteco, kaj denove klopodi sole per sia plumo en la trankvilo de sia skriboĉambro. Sed nur momenton. Li ne povis ne konfesi al si, ke la efiko, kiun havis liaj paroloj, nedubeble montris, ke li havas oratoran talenton. La mondo Esperantista postulas, ke ĉiu plene uzu siajn kapablojn por la antaŭenigo de la movado. Denove reve rigardante la poŝtkarton, kiun li ankoraŭ tenis en

79