Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/85

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la mano, li demandis sin, kiu proponis la vorton „adorantoj“. Ĉu Geraldino; ĉu sinjorino Harding, aŭ ĉu iu alia? — Maria Harding: la bildo de la ĉarma virino ekaperis antaŭ liaj internaj okuloj, kaj preskaŭ senkonscie li rigardis ĝin dum momento kun raviteco. Multajn tre agrablajn horojn ili pasigis kune, kaj nun kelkaj plaĉaj epizodoj reve, sed vivasente revenis al li en la memoron. Certe li ŝuldas multon al ŝia nobla, inspira entuziasmo, al ŝia fervora sindonemo, kaj — li devis ankaŭ konfesi — eĉ iom al ŝia malavara kaj ŝajne tute sincera admiro je li, admiro kiu ne malmulte kuraĝigis lin, kaj ebligis al li eltrovi en si naturdonojn, kiujn li antaŭe nur tre malklare konsciis. Estos por li, li sentis, granda plezuro labori kune kun tia talenta virino, kies socia pozicio, cetere, liveros al li tre valorajn okazojn por pro-Esperantaj klopodoj en gravaj, influaj sferoj. Tamen li ne povis ne senti samtempe ian maltrankvilon, sendube — li diris al si — malsaĝan, senbezonan ĝenatecon. Jam unufoje antaŭe ĝi maltrankviligis lin. Kvankam la amikeco kun sinjorino Harding, bazita sur plena simpatio, estis, koncerne lin, animaltiga kaj tute pura, li malamis la penson, ke ĝi povus estigi en la koro de ŝia edzo eĉ momentan senton de ĵaluzo. Sed, li rezonis, ridetante, sinjoro Harding estas ja tiel ĉarme fidema kaj simplanima homo; ĵaluzemo tute malestas en lia karaktero. Ŝajnas, ke li efektive ŝatas kaj kuraĝigas ĉi tiun amikecon. Cetere, sinjoro Harding povas plene fidi la altanimecon de la edzino, kiu . . .

Subite la medito de Leonardo denove interrompiĝis; en tiu ĉi okazo per brua malfermo de la pordo. En la ĉambron enkuris juna viro, freneze ekkriante: — Helpu al mi, sinjoro Marston, helpu al mi!

La juna viro estis Malkomo Vincent. Leonardo levi-

80