Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/86

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĝis de la seĝo kaj deprenis ŝirmilon de lampo, staranta sur apuda tablo. La lumo vidigis la palan, malsanaspektan vizaĝon de la junulo kun vitrecaj, per terurego plenigitaj okuloj. La altakreska viro alpaŝis al li senekscite. Firme ekprenante ambaŭ liajn manojn kaj fikse, tamen ame rigardante al li en la okulojn, li diris malrapide per trankvila, ordona voĉo:

— Trankviliĝu, Malkomo. Ne ekzistas kaŭzo por timo. Sidiĝu ĉi tie, kaj ni racie priparolu vian aferon. — Li kondukis la ankoraŭ tremantan junulon al seĝo, kaj sidiĝis apud li, tenadante lian dekstran manon. La firmaj vortoj de Leonardo kaj lia animforteco tuj bonefikis sur la frenezan cerbon de Malkomo; tamen ankoraŭ granda estis la teruro reganta lin, kiam li ekbalbutis:

— Ho, sinjoro Marston, mi estas teruregata. Iu en Peterburgo[1] incitadas min mortigi min mem, kaj mi ne povos plu kontraŭstari lian ordonon. —

Li estis kompatinda specimeno de ruinigita juneco. Lia malgrasa, pala vizaĝo, kaj precipe liaj moviĝemaj, timoplenaj okuloj montris malfortigitajn intelekton kaj volpovon, doloran senripozecon kaj ekscitiĝemon. Ne povante elteni la rigardon de Leonardo, li turnis la okulojn al la planko.

— Kara Malkomo, — diris Leonardo milde, — penu fariĝi pli trankvila, kaj tuj vi komprenos, ke via timo estas tute senbaza.

— Ne, ne . . .

— Jes, mi scias, ke ĝi estas senbaza. Vi deziras, ke mi helpu al vi, Malkomo. Vi estas al mi tre kara. Mi volas kaj povas helpi al vi, sed mi nepre insistas pri du esencaj kondiĉoj. Aŭskultu, kaj fikse rigardu min.

81
 
  1. Nun nomata Petrogrado.