Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/90

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Jes, ŝi ankaŭ ĉiam estas tre ama por mi. Nu, onklino Delfino ĉiam donis al mi sekrete bonajn sukeraĵojn, kiuj tuj forprenis la dolorojn kaj kaŭzis sentojn de granda feliĉo. Tiam mi sentis inklinon kanti kaj revi kaj ĝoji pri ĉio.

Leonardo ekleviĝis kaj enpensiĝe iris tra la ĉambro, tien kaj reen. Lia vizaĝo estis severa, kaj en liaj okuloj brulis pasia indigno: — Jen, — li murmuris al si, — jam tiam komenciĝis la diabla afero. Ho, kia diablaĵo, elekti tiun senkulpan viktimon! Haŝiŝ, sendube, estis la unua konfitaĵo uzita. — Li turnis sin al la malfeliĉa junulo kaj volis fari pluajn demandojn, sed, rimarkante, ke li jam montras signojn de dormemo kaj cerba laciĝo, li retenis sin kaj diris milde:

— Ĉu vi volas resti ĉe mi hodiaŭ nokte? Mi petos Anjon iri al via domo por sciigi vian patron.

— Jes, sinjoro Marston, dankon, mi tre volus.

— Bone. Apud mia dormoĉambro kaj interkomunikiĝanta kun ĝi per pordo estas malgranda gastoĉambro. Vi povas dormi tie, kaj morgaŭ matene ni plue priparolos vian situacion. Sed, kara knabo, ne forgesu meti vin fide en la manojn de via ĉiela Patro.

Jam pasis noktomezo. Leonardo ankoraŭ ne serĉis tre bezonatan ripozon. En profunda medito li iris tien kaj reen tra sia vasta dormoĉambro. Lia vireca vizaĝo montris emocion kaj malserenecon. De tempo al tempo li haltis por rigardi tra la fenestro la stelbrilan ĉielon. Lia vizaĝo tiam alprenis aspekton pli molan, pli trankvilan, kiel se li alsendas al ĝi preĝeton. Kelkafoje li haltis antaŭ la pordo kondukanta en la ĉambron, kie kuŝis la malfeliĉa junulo, preskaŭ plena ruinaĵo, por aŭskulti, ĉu li spiras pli normale. Pli ol unu premanta demando konfuzis lin; sed pri jeno li tute ne dubis: —

85