Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/93

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Inter Leonardo Marston kaj fraŭlino Leggat ekzistis, malgraŭ la diferenco inter iliaj aĝoj, ama animamikeco, bazita precipe sur komplementaj karaktertrajtoj kaj sur delikata simpatio, kiu igis ilin percepti kaj ŝati la bonajn kvalitojn unu de la alia. La dolĉa maljunulino varmkore admiris en la juna viro lian noblan virecon, lian entuziasman fidon je la potenco kaj fina venko de ĉio bona, bela, Dia. Leonardo sincere amis sian maljunan amikinon pro ŝia sankteco, ŝia ĉiama mildeco kaj pacienco, kiuj ne malmulte helpis al la formado de lia propra karaktero, donante al ĝi ĝentilecon kaj malkaŝemecon, kiuj gajnis por li tiom da koroj. Kelkajn tagojn post la enterigo de lia patro ŝi petis lin, pro kompato kaj korinklino, ke li nomu ŝin onklino, proponante nomi lin per lia antaŭnomo. Tiu bonkora propono plenigis la malĝojan koron de la junulo per profunda kontenteco kaj dankeco.

Ankoraŭ dum kelka tempo Leonardo daŭrigis la mediton: — Kiel strange, — li demandis sin, — ke sinjoro Vincent estas tiel blinda je la ŝanĝita karaktero de sia duonfratino! Ĉu vere lia avareco povas tiom blindigi lin? Aŭ, ĉu eble fraŭlino Haverford ial, iel tenegas lin per tenilo, tiel ke li ne kuraĝas spiti ŝin? Stranga mistero!

Fine, fordoninte sin kaj la solvon de ĉi tiuj turmentaj demandoj al Dia zorgo, li enlitiĝis.

La sekvinta tago trovis Malkomon jam iom pli trankvila, sed strange malinklina iri hejmen. Ĉiu rigardo, kiun li direktis al sia amiko, estis silenta, kortuŝa petego, helpi al li. Per amaj, kunsentaj vortoj Leonardo sukcesis plie firmigi la konfidon de la junulo, kaj krei en lia koro ne nur ekbrileton de nova espero, sed ankaŭ decidemon, kvankam ankoraŭ tre malfortan, venki siajn malfeliĉajn inklinojn per sia propra volforto. Tion Leo-

88