Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/94

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

nardo rigardis kiel grandan gajnon. Konsentiginte lin, ne sen peno, forlasi sian planon vojaĝi eksterlanden kun sinjoro Holden, li demandis: — Ĉu vi memoras, ke vi renkontis, la tagon antaŭ mia foriro al la kongreso, sinjoron promenantan kun mi apud la arbaro Bridling? Mi konatigis lin al vi kiel sinjoron Garner, kaj vi interŝanĝis kun li kelke da vortoj.

— Jes, mi rememoras.

— Nu, li efektive estas tre lerta londona kuracisto; sed mi ne nomis lin „doktoro“, por ne veki en vi suspekton. Li estas bona amiko mia, intimulo de mia mortinta patro, kaj sin okupas speciale per nervaj malsanoj. Mi pli ol unu fojon priparolis kun li vian staton. Li funde komprenas ĝin, kaj mi estas certa, ke pro sia speciala scio, pro sia kunsentemeco kaj amemeco, li estas la plej taŭga persono, en kies manojn vi povus vin meti. Li volonte akceptos vin ĉe si, por ke vi povu esti dum kelka tempo sub lia zorgo. Ĉu vi volas iri?

Dum momento Malkomo rigardis la bonkoran, volfortan vizaĝon de Leonardo kun la nedecidemo propra al personoj malfortigitaj per longa cedado al fikutimoj. Poste li respondis pli vigle kaj kun pli da sincereco, ol lia amiko atendis:

— Jes, mi iros kien ajn, por foriĝi el ĉi tiu loko. Sed, sinjoro Marston, — li diris plue, alprenante maltrankvilan, petegantan voĉtonon, — vi ne perfidos min?

— Mi gardos fidele, kiom eble, vian sekreton.

Antaŭ ol sinjoro Vincent alvenis en la kontoron, Leonardo jam intertelefonis kun doktoro Garner en Londono, kiu volonte konsentis akcepti Malkomon la morgaŭan tagon kiel gasto-pacienton. Lia interparolo kun sia kunfirmano pri la juna viro estis eĉ pli malagrabla, ol la lasta. Kvankam la subita espero, ke lia filo eble re-

89