saniĝos, ekbatigis pro ĝojo la prematan koron de la patro, lia malgrasa, sulka vizaĝo montris pli da malplezuro, eĉ malbonvolo, ol ĝojo. Per voĉtono, enhavanta senteblan nuancon de riproĉo kaj malkontenteco, li dankis Leonardon pro lia sindonemo, sed iom maldolĉe aldiris la opinion, ke pli dece estus de la flanko de la knabo, veni al sia patro kun fila konfido. — La patro estas, — li diris, — la plej taŭga persono por prizorgi la bonstaton de erarinta filo, ĉar li plej funde konas lin, kaj vi devus atentigi lin pri tio. —
Post plua malagrabla diskuto, kiu streĉis la paciencon de Leonardo, sinjoro Vincent donis permeson por Malkomo sin meti sub la zorgon de gesinjoroj Garner kaj resti ĉe sinjoro Marston, ĝis ĉi tiu kondukos lin en la domon de sia amiko.
Dum la diskuto la pli maljuna viro montris grandan maltrankvilon. Sidante kontraŭ sia kunfirmano ĉe dusidloka skribtablo, li nerve ludis kun sia plumingo kaj preskaŭ nekonscie kovris sian sorban paperon per strangaj figuraĵoj. Ili atendis la alvenon post kelkaj minutoj de fraŭlino Haverford, kies aprobo pri iu entrepreno estis necesa antaŭ la forsendo de la koncernaj dokumentoj. Leonardo rimarkis ŝtelrigardetojn, kiujn la alia viro de tempo al tempo ĵetas al la pordo, kaj li konjektis, ke liaj pensoj okupiĝas per la maltrankvila demando, kion diros lia kapricema, akralanga fratino. Tiun konjekton pravigis la unuaj vortoj, venantaj post kelkminuta, peza silento de la kontraŭa flanko de la skribtablo:
— Mi timas, — ekparolis sinjoro Vincent, — ke mia fratino ne aprobos vian proponon.
— Eble ne, sed ŝi devus ĝoji pri la plej malgranda ebleco, ke la „kara knabo“ eliĝos el sia terura stato.
Pluan diskuton malhelpis la enveno de la sinjorino