Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/96

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

mem. La pasintaj dek jaroj estigis pli grandan ŝanĝon en ŝia eksteraĵo, ol la tempopaso prirespondis. Ŝiaj brunaj haroj jam klare montris grizajn striojn, aspektigante ŝin antaŭtempe maljuna. Tion akcentis ŝia iom malnovmoda, maljunfraŭlina vestaro. Ambaŭ viroj tuj vidis, ke ŝi estas en malbona humoro, kaj ke ŝiaj nervoj suferas de neordinara streĉiteco. Post formala, malvarma „Bonan matenon“, fraŭlino Haverford aliris malgrandan, apud sinjoro Vincent starantan tablon, kaj demetis sur ĝin paperujon kaj manteleton.

Leonardo Marston rigardis ŝian vizaĝon kun plivigligita intereso kaj kun forta deziro esplori la fundon de tia, por li nekomprenebla, mistera animo. La iam belformaj lipoj estis ankoraŭ pli kunpremitaj, ol ordinare, kaj faris malagrablan impreson de malmoleco kaj decidemeco. La plej rimarkinda parto de la malgaja vizaĝo estis ŝiaj okuloj. Ili havis jen reveman, jen senpensan aspekton; kelkafoje ili montris eksterordinaran maldolĉecon de l’animo. Tiam ili povis elĵeti rigardojn de terura malamo; kaj tamen de tempo al tempo ili kapablis esprimi preskaŭ la saman bonkorecon, kiu karakterizis ŝiajn trajtojn, antaŭ ol trafis ŝin la sortobato, rabanta al ŝi la fianĉon kaj kun li ĉian vivocelon krom venĝo. Tiun matenon ŝiaj okuloj estis treege maltrankvilaj kaj malserenaj, kvazaŭ en ŝia koro bolas aro da eksplodontaj sentoj. Kun videbla intenco ŝi ignoris Leonardon Marston, sin turnante al sia frato kun la vortoj:

— Kio estas al Malkomo, Hugo?

Sinjoro Vincent respondis per voĉtono, per kiu li sensukcese penis malkaŝi sian maltrankvilon:

— La kompatinda knabo havis hieraŭ vespere tre fortan nervatakon, sed li fartas multe pli bone hodiaŭ matene. Li pasigis la nokton ĉe sinjoro Marston. Mal-

91