Paĝo:Luyken - Stranga heredaĵo, 1922.pdf/97

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

komo ŝajne havas grandan konfidon al li, kaj konsentis iri kun li Londonon por meti sin sub la zorgon de doktoro Garner, kies gasto-paciento li estos dum kelka tempo. D-ro Garner estas lerta specialisto, intima amiko de sinjoro Marston.

Fraŭlino Haverford sin turnis rapide al Leonardo kaj demandis akre, preskaŭ malĝentile:

— Specialisto pri kio?

Dum kelkaj momentoj Leonardo fikse rigardis en la penetremajn okulojn de la virino, esplore, tamen trankvile. Fine li respondis kun signifoplena emfazo:

— Specialisto pri specialaj nervaj malsanoj, fraŭlino Haverford.

Delfino Haverford tuj respondis al tiu diro per penetranta ekrigardo de flama, nehoma malamo — silenta deklaro de ĝismorta malamikeco. Ĝi estis nur momenta ekbrilo de la okuloj, ne rimarkita de sinjoro Vincent; sed Leonardo plene sentis ĝian terurecon, kaj strangaj emocioj, miro kaj ĝenateco, ekregis lian koron. Tamen li ne retiris la rigardon, kaj lia vizaĝo ne perfidis la sentojn, kiuj regis lin. Dume sinjoro Vincent daŭrigis la desegnadon sur sia sorba papero. Ne suprenlevante la okulojn, li diris:

— Ĉar Malkomo montras tiom da konfido al sinjoro Marston, mi aprobas la faritan aranĝon, kvankam mi tre dezirus, ke la knabo havu pli da malkaŝemo antaŭ sia patro.

— Kompreneble! — Delfino Haverford ekparolis kun akra sarkasmo. — Tio ja estas via afero, Hugo; sed mi ne ellasus el miaj manoj la zorgadon pri la kara knabo. — Dirinte tion, ŝi ekprenis kun senpacienca movo sian manteleton kaj la paperujon, kaj iris al la pordo.

92