Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/11

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

unu havas la leĝigan, kaj la alia la regan potencon; sed tiuj du potencoj ofte kontraŭbatalas reciproke. — La granda arto de genia homo estas tio : scii bone eduki sian beston, por ke ĝi povu iri sola, dum la animo, liberigita de tiu teda kunestado, povos suprenflugi ĝis la ĉielo.

Sed estas bezone klarigi tion per ekzemplo.

Kiam vi legas libron, Sinjoro, kaj kiam pli agrabla ideo subite eniras vian imagon, tiam via animo tuj alligas sin al ĝi kaj forgesas la libron, dum viaj okuloj meĥanike sekvas la vortojn kaj liniojn; vi finas la paĝon ne komprenante ĝin kaj vi poste ne memoras tion, kion vi legis. — Tio rezultas ĉar via animo, ordoninte al sia kunulo legi, forgesis averti ĝin pri la mallonga forestado, kiun ĝi mem tuj faros; tial la aliulo daŭrigis la legadon, kiun vian animo jam ne aŭskultis.


ĈAPITRO VII

Ĉu tio ĉi ne ŝajnas al vi facile komprenebla? Jen alia ekzemplo:

Unu tagon de la pasinta somero, mi marŝis al la Kortego. Mi estas pentrinta dum la tuta mateno, kaj mia animo, ĝuante la meditadon pri la pentrado, lasis al la besto la zorgon konduki min al la reĝa palaco.

Kia altega arto estas la pentrado! mia animo pensis; ho! feliĉa tiu, kiun kortuŝis la vidiĝo de la naturo; tiu, kiu ne estas devigata fari pentraĵojn por vivi, kiu ankaŭ ne pentras nur por pasigi la tempon, sed kiu, frapita de la majesteco de bela fizionomio kaj de la admirindaj ludoj lumaj aperantaj milkolore sur la homa vizaĝo, klopodas en siaj verkoj proksimiĝi al la belegaj efektoj de la nature! Ho, feliĉa ankaŭ la pentristo, kiun la amo al la pejzaĝo forkondukas al izolaj promenoj, kiu sur la pentra tolo scias esprimi la malĝojan senton inspiratan de malhela arbaro aŭ de dezerta kamparo!