Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Liaj verkoj imitas kaj figuras la naturon; li kreas novajn marojn kaj malhelajn kavernojn nekonatajn de la suno; ĉe lia ordono, verdaj arbaretoj eliras el la nenio; la bluo de la ĉielo rebrilas en liaj pentraĵoj; li konas la arton malkvietigi la marojn kaj muĝigi la ventegojn. Alifoje li prezentas antaŭ la okulo de ravata rigardanto ĉarmajn kamparojn de antikva Sicilo; oni vidas teruritajn nimfojn forkurantaj tra la kanoj antaŭ la persekuto de Satiro; sanktejoj laŭ majesta arĥitekturo starigas siajn fierajn frontonojn super la sankta arbaro ĉirkaŭanta ilin; la fantazio eraras en la silentajn vojojn de tiu ideala lando; dubebluaj malproksimaĵoj konfuziĝas kun la ĉielo, kaj la tuta lando rebrilanta en la akvoj de kvieta rivero prezentas vidaĵon, kiun nenia lingvo povas priskribi.

Dum mia animo tiel pripensadis, la aliulo daŭrige marŝis, kaj Dio scias kien ĝi iris! — Anstataŭ ol iri al la Kortego, kiel estis al ĝi ordonite, ĝi tiel dekliniĝis maldekstren, ke en la momento kiam mia animo ĝin rekaptis, ĝi staris jam antaŭ la pordo de S-no de Hautcastel, je duona mejlo de la reĝa palaco.

Mi lasas la leganton imagi tion, kio estus okazinta, se ĝi tute sola enirus la domon de tiel bela sinjorino.


ĈAPITRO VIII

Se estas agrable kaj utile havi animon tiel sendependan de la materio, ke oni igas ĝin vojaĝi sola kiam oni trovas tion ĝustatempa, tiu ĉi kapablo havas ankaŭ siajn maloportunaĵojn. Al ĝi ekzemple mi ŝuldas la brulvundon, pri kiu mi parolis en antaŭa ĉapitro.

Mi kutime lasas al mia besto la zorgon prepari mian matenmanĝon; estas ĝi, kiu rostas kaj distranĉas mian panon. Bonege ĝi preparas la kafon kaj eĉ trinkas ĝin tre ofte sen la enmiksiĝo de mia animo, escepte kiam