Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

tiu ĉi sin amuzas rigardi ĝin laborantan; sed tio okazas malofte kaj estas malfacile farebla, ĉar kiam oni faras kelkan agon meĥanikan, facile estas pensi pri tute alia afero; sed treege malfacile estas rigardi sin agantan, se oni povas tiel diri. — Aŭ, por klarigi tion laŭ mia sistemo, ekzameni per sia animo la iradon de sia besto, vidi ĝin laborantan, kaj ne partopreni mem en tio. — Jen estas la plej miriga ĵonglaĵo metafizika, kiun homo povas plenumi.

Mi kuŝigis mian prenilon sur la fajrajn karbojn por rosti mian panon, kaj iom poste, dum mia animo promenis, jen flamigita ŝtipo ruliĝis sur la antaŭfajrejon; mia malinteligenta besto metis la manon sur la prenilon kaj brulvundis miajn fingrojn.


ĈAPITRO IX

Mi esperas, ke mi sufiĉe detale elmetis miajn ideojn en la antaŭaj ĉapitroj, por igi la leganton pensi kaj por faciligi al li eltrovojn en tiu ĉi belega minejo; li certe estos kontenta je si, se li iam sukcesos vojaĝigi sian animon tute solan; cetere la plezuroj, kiujn tiu kapablo liveros al li, kompensos la konfuzaĵojn, eble rezultontajn de tio.

Ĉu estas ĝojo pli agrabla ol tiamaniere plivastigi la ekziston, okupi samtempe la teron kaj la ĉielon, kaj, por tiel diri, duobligi sian estadon? — Ĉu la eterna kaj neniam satigita deziro de la homo ne estas tio ĉi: pligrandigi sian potencon kaj kapablon, celi tien, kie ĝi ne estas, rememori la estintecon kaj vivi en la estonteco? Ĝi volas komandi armeojn, prezidi akademiojn; ĝi volas esti amegata de la belulinoj; kaj se ĝi posedas ĉion tion ĉi, ĝi tiam sopiras al la kamparo kaj trankvilo kaj envias la dometon paŝtistan; ĝiaj projektoj, ĝiaj esperoj senĉese malprosperas pro la realaj malfeliĉoj kunigitaj kun la