Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

homa naturo; ĝi ne povas trovi la feliĉon. Vojaĝo kun mi dum dekkvin minutoj montros al ĝi la vojon tien.

He! kial ĝi ne lasas al la aliulo tiujn mizerajn zorgojn, tiun gloramon, kiuj turmentas ĝin? Venu, kompatindulo! Faru klopodon por disrompi vian malliberejon, kaj de la alta ĉielo, kien mi tuj kondukos vin, de l’mezo de la ĉielaj sferoj kaj de la olimpo, observu vian beston, ellasitan en la mondon, kurantan sole sur la vojo al la riĉeco kaj honoroj; vidu kiel serioze ĝi marŝas meze de la homoj; la amaso flankeniras respekte, kaj, kredu al mi, neniu rimarkos, ke ĝi estas sola; ĉu ĝi havas animon aŭ ne, ĉu ĝi pensas aŭ ne, estas la plej malgranda zorgo de la popolamaso, tra kiu ĝi promenas. Mil virinoj sentimentalaj furioze amos ĝin, ne tion rimarkante; ĝi eĉ povos sin levi, sen la helpo de sia animo, ĝis la plej alta prospero kaj la plej granda riĉeco. — Fine, mi neniel mirus, se, kiam ni revenos de la paradizo, via animo, reenirante hejmen, sin trovus en la besto de altranga sinjoro.


ĈAPITRO X

Oni ne pensu ke, anstataŭ ol plenumi mian promeson, donante priskribon de mia vojaĝo interne de mia ĉambro, mi ĉirkaŭvagas, por tiri min el embaraso; oni tre erarus, ĉar mia vojaĝo daŭras efektive, kaj dum mia animo, volviĝinte sur si mem, sekvis en la antaŭa ĉapitro la tordajn turniĝojn de metafiziko, mi sidis en mia seĝego, sur kiu mi kvazaŭ kuŝiĝis, tiel ke ĝiaj du antaŭaj piedoj estis levitaj je du coloj super la tero; kaj balancante min dekstren kaj maldekstren kaj tiel antaŭenirante, mi iom post iom alvenis tre proksime de la muro. — Tiamaniere mi vojaĝas, kiam nenio urĝas. — Tie mia mano meĥanike prenis la portreton de S-no de Hautcastel kaj la aliulo sin amuzis deviŝante la polvon, kiu ĝin kovris. —