Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

sur mian bruston, animo de mia vivo, mia dua ekzisto! Venu partopreni en miaj ebrieco kaj feliĉo! — Tiu momento estis mallonga sed rava; la malvarma racio baldaŭ reprenis sian potencon kaj en la daŭro de palpebrumo mi malplijuniĝis je tuta jaro; — mia koro fariĝis malvarma, malvarmega, kaj mi trovis min je la nivelo de la amaso de indiferentuloj, kiuj kovras la teron.


ĈAPITRO XI

Oni ne devas antaŭiri la faktojn: la rapidemo komuniki al la leganto mian sistemon pri l’animo kaj la besto igis min forlasi la priskribon de mia lito, pli frue ol mi tion devis; kiam mi estos fininta ĝin, mi daŭrigos mian vojaĝon de la loko, kie mi ĝin interrompis en la antaŭa ĉapitro. — Mi nur petas vin memori, ke ni lasis la duonon de mi mem tenanta la portreton de S-no de Hautcastel, proksime de la muro, je kvar futoj de mia skribtablo. Mi forgesis, parolante pri mia lito, konsili al ĉiu homo, kiu tion povos, ke li havu liton rozkoloran kaj blankan; estas certe, ke la koloroj influas sur nin tiel, ke ili nin gajigas aŭ malgajigas, laŭ la nuancoj. — La roza kaj la blanka koloroj estas ambaŭ dediĉitaj al la plezuro kaj feliĉo. — La naturo, donante ilin al la rozo, donis al ĝi la kronon de la imperio Flora; kaj kiam la ĉielo volas anonci al la mondo belan tagon, ĝi koloras la nubojn laŭ tiu ĉarma nuanco, je la leviĝo de la suno.

Unu tagon, ni pene supreniris sur kruta vojeto: la aminda Rozalio marŝis antaŭe; ŝia facilmoveco donis al ŝi flugilojn; ni ne povis sekvi ŝin. — Subite, alveninte sur altaĵeto, ŝi haltis por pli bone spiradi kaj turnis sin al ni, ridetante je nia malrapideco. — Neniam eble la du koloroj, kiujn mi laŭdas, triumfis tiel. — Ŝiaj vangoj fajrigitaj, ŝiaj lipoj kiel koralo, ŝiaj brilaj dentoj,