Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/17

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝia alabastra kolo, antaŭ postscenejo de verdaĵoj, farpis ĉiujn okulojn. Ni devis halti por rigardadi ŝin; mi nenion diras pri ŝiaj bluaj okuloj nek pri la rigardo, kiun ŝi direktis al ni, ĉar mi tiele elirus el mia temo, kaj ĉar mi cetere pensas pri tio tiel malofte, kiel eble. Sufiĉas, ke mi donis la plej belan ekzemplon imageblan pri la supereco de tiuj du koloroj super ĉiuj aliaj, kaj pri ilia influo sur la feliĉon de la homoj.

Mi hodiaŭ ne iros pli antaŭen. Pri kia afero mi povus paroli, kiu ne estus sengusta? Kia ideo ne estas malheligita de tiu ideo? — Mi eĉ ne scias, kiam mi kuraĝos labori denove. — Se mi daŭrigos mian verkon kaj se la leganto deziras vidi ĝian finon, li turnu sin al la anĝelo disdonanta la pensojn, por peti, ke li ne enmiksu plu la vidaĵon de tiu altaĵeto kun la amaso da pensoj sen interligo, kiujn li ĉiuminute ĵetas al mi.

Sen tiu antaŭzorgo, mia vojaĝo ne efektiviĝos.


ĈAPITRO XII

. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . la altaĵeto . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .
. . . . . . . . . . . . . . . . . . . .


ĈAPITRO XIII

La penoj estas vanaj; mi devas prokrasti la aferon kaj estadi tie ĉi kontraŭvole; tio estas milita haltado.


ĈAPITRO XIV

Mi jam diris, ke tre plaĉas al mi mediti en la dolĉa varmeteco de mia lito, kaj ke ĝia agrabla koloro multe kunhelpas al la plezuro, kiun mi trovas en ĝi.