Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Por havigi al mi tiun plezuron, mia servisto ricevis la ordonon eniri en mian ĉambron je duono da horo antaŭ la momento, en kiu mi decidis leviĝi. Mi aŭdas lin marŝanta malpeze kaj tuŝetanta ĝentilete la objektojn en mia ĉambro, kaj tiu bruo kaŭzas al mi la plezuron senti min dormetanta, plezuron delikatan kaj nesciatan de multaj homoj.

Oni sufiĉe maldormas, por scii ke oni ne tute vekiĝis, kaj por konfuze kalkuli, ke la horo de la aferoj kaj zorgoj estas ankoraŭ en la sabla horloĝo de la tempo. Iom post iom tiu homo fariĝas pli brua; tiel malfacile estas sin deteni! Aliflanke, li scias, ke la horo fatala proksimiĝas. — Li rigardas mian poŝhorloĝon kaj tintigas la pendaĵetojn por min averti; sed mi ŝajnigas min ne aŭdanta; kaj por plilongigi ankoraŭ tiun ĉarman horon, ne estas ĉikano, kiun mi ne faras al tiu malfeliĉulo. Mi havas cent ordonojn por doni al li antaŭe kaj tiel pasigi la tempon. Li bone scias, ke tiuj ordonoj, donitaj sufiĉe malbonhumore, estas nur pretekstoj por resti en la lito ne vidigante, ke mi ĝin deziras. Ŝajnas ke li ne rimarkas tion, kaj mi vere estas danka al li pro tio.

Fine, kiam mi eluzis ĉiujn miajn rimedojn, li antaŭvenas ĝis la mezo de la ĉambro kaj staras tie, kun la brakoj krucigitaj, perfekte senmove.

Oni konfesos, ke ne estas eble malaprobi min pli sprite kaj pli delikate; tial mi neniam kontraŭstaras al tiu silenta invito; mi etendas la brakojn por montri al li, ke mi komprenis, kaj mi sidiĝas.

Se la leganto pripensos pri la konduto de mia servisto, li povos konvinkiĝi ke, en kelkaj aferoj delikataj kiel tiu ĉi, la simplanimeco kaj saĝo senfine pli valoras ol la plej lerta spriteco. Mi kuraĝas certigi, ke la plej prilaborita parolado pri la malutiloj de la mallaboremo ne tiel rapide decidigus min eliri el mia lito, kiel la muta riproĉo de Sro Joannetti; perfekte honesta homo estas SroJoan-