Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/19

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

netti, kaj samtempe la plej konvena homo por vojaĝisto kiel mi. Li estas kutiminta je la oftaj migradoj de mia animo kaj neniam ridas pri la senraciaĵoj de la aliulo; li eĉ direktas tiun ĉi kelkfoje, kiam ĝi estas sola, tiel ke oni povus tiam diri, ĝi estas direktata de du animoj. Kiam ekzemple ĝi vestas sin, li per gesto ĝin avertas, ke ĝi tuj metos siajn ŝtrumpojn returnite, aŭ sian frakon antaŭ sian veŝton.—Mia animo ofte sin amuzis vidante la malfeliĉan Joannetti kuranta post la malsaĝulo ĝis la fortifikaĵoj, por averti ĝin, ke ĝi forgesis sian ĉapelon—alian fojon, sian naztukon.

Unu tagon (ĉu mi tion konfesos?) sen tiu fidela servisto, kiu ĝin atingis malsupre de la ŝtuparo, la senpripensulo alvojirus al la Kortego sen glavo, tiel fiere kiel ceremonimastro portanta la majestan bastoneton.


ĈAPITRO XV

« Jen, Joannetti, mi diris, rependigu tiun portreton. »—Li estis helpinta min por purigi ĝin, kaj ne pli divenis ĉion, kio produktis la ĉapitron de la portreto, ol tion, kio okazas en la luno. Estis li, kiu propramove prezentis al mi la spongon sorbigitan kaj kiu, per tiu ago ŝajne negrava, igis mian animon trairi cent milionojn da mejloj dum unu minuto. Anstataŭ ol remeti ĝin en ĝian lokon, li tenis ĝin por viŝi ĝin siavice.—Malfacilaĵo, problemo por solvi donis al li mienon scivolan, kiun mi rimarkis.—« Diru, mi demandis, kion vi trovas kritikinda en tiu portreto?—Ho! nenion, sinjoro.—Sed kion? »—Li starigis ĝin sur unu el la bretoj de mia skribtablo; kaj, malproksimiĝinte je kelkaj paŝoj, li diris: « Mi dezirus, ke mia sinjoro klarigu al mi, kial tiu portreto rigardas min ĉiam, en kiu ajn loko de la ĉambro mi staras. Matene kiam mi aranĝas la liton, ĝia vizaĝo sin turnas al mi, kaj