Paĝo:Maistre - Vojaĝo interne de mia ĉambro, 1907, Meyer.pdf/20

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

se mi iras al la fenestro, ĝi ankoraŭ rigardas min kaj sekvas min per la okuloj dum mi marŝas.—Tiel, Joannetti, ke se la ĉambro estus plena je homoj, tiu bela sinjorino rigardus ĉiuflanken kaj ĉiujn samtempe?—Jes, sinjoro.—Ŝi ridetus al la irantoj kaj venantoj tiel, kiel al mi? »—Joannetti nenion respondis. Mi kuŝigis min sur mia seĝego kaj, mallevante la kapon, mi fordonis min al la plej seriozaj meditoj.—Kia radio de lumo! Malfeliĉa amanto! Dum vi enuadas malproksime de via amatino, ĉe kiu vi eble jam estas anstataŭita; dum vi fervore turnas viajn okulojn sur ŝian portreton, kaj dum vi imagas (almenaŭ pri la portreto), ke vi sola estas rigardata, la perfida figuro, tiel malfidela, kiel la originalo, direktas siajn rigardojn al ĉio, kio ĝin ĉirkaŭas, kaj ridetas al ĉiuj.

Jen estas simileco morala inter kelkaj portretoj kaj iliaj modeloj, kiun nenia filozofo, nenia pentristo, nenia observemulo ankoraŭ eltrovis.

Mi faras eltrovojn post eltrovoj.


ĈAPITRO XVI

Joannetti daŭrige staris en la sama sintenado, atendante la pripetitan klarigon. Mi elmetis la kapon el la faldoj de mia vojaĝa surtuto, kien mi estis interniginta ĝin por mediti senĝene kaj por rekvietiĝi post la malgajaj pripensoj ĵus havitaj: « Ĉu vi ne vidas, Joannetti, mi diris post momenta silentado kaj turnante mian seĝegon al lia flanko, ĉu vi ne vidas, ke ĉar pentraĵo estas plataĵo, la lumradioj, kiuj deiras de ĉia loko de tiu plataĵo… ». Joannetti, je tiu klarigo, tiel malfermis la okulojn, ke li vidigis la tutajn pupilojn; li plie havis la buŝon duone malfermita; tiuj du movoj, en homa figuro, signas, laŭ la diro de la grandfama Le Brun, la plej altan gradon de la